Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gardi la aŭtoritaton de la Deklaracio de Postdam
2014-09-15

de LAN XINZHEN

 


En la 14-a de aŭgusto de 1945 la japana imperiestro anoncis pri la kapitulaco de Japanio.

 

    La 15-a de aŭgusto ĉi-jare estas la 69-a datreveno de la kapitulaco de la japanaj agresantoj en la Dua Mondmilito. Pro tio, ke la dekstrema japana registaro gvidata de Abe Shinzo lastatempe nuligis malpermeson je la rajto pri la kolektiva memdefendo kaj mildigis limigojn de la armila eksportado, la datreveno de la japana kapitulaco ricevas pli grandan atenton de la mondo. Oni volas scii, ĉu estos limoj antaŭ la vojo de Japanio por restarigi militarismon kaj ĉu la formiĝintaj kondiĉoj por la paca kaj stabila disvolviĝo en Azio estos detruita de la japanaj dekstremaj elementoj. 

 

    Sur ĉi tiu fono estas necese, ke la internacia socio tutflanke kontrolu la praktikadon de la Deklaracio de Postdam kaj postulu de Japanio realigon de ankoraŭ neplenumitaj artikoloj por gardi la aŭtoritaton de la deklaracio kiel la internacia dokumento, kiu urĝis la kapitulacon de Japanio kaj kreis la novan ordon de la internacia politiko post la Dua Mondmilito.

 


En la 27-a de julio de 1945 la 3 ŝtatestroj de Britio, Ĉinio kaj Usono kunsidis en Postdam por urĝi al Japano kapitulaci.

 

    Paco estas malfacile akirebla, ĉiuj homoj devas ĝin atente gardi. Oponi la japanan militarismon estas por paco, kaj devigi Japanion tutflanke plenumi la artikolojn de la deklaracio same estas por paco. La deklaracio estas kondensiĝo de la plej gravaj sukcesaj fruktoj de la kontraŭfaŝista milito de la homaro, sur ĝi estas la flamo de justeco kaj memevidenta vero, ĝi akordas kun la evolua direkto de la homa civilizacio. Profunda kaj granda signifo kuŝas en tio, ke oni gardu la justan enhavon de la deklaracio kaj aliaj internaciaj dokumentoj, kaj defendu gravajn fruktojn malfacile akiritajn dum la kontraŭfaŝista milito de la mondo. 

 

    Sed hodiaŭ, 69 jarojn poste, la internacia socio vidas nur, ke la japanaj dekstremuloj senbride surtretas la deklaracion kaj surtretas la klopodojn de la homaro kaj ĝian sindevontigon por la gardado de la monda paco.

 

    Laŭ la 8-a artikolo de la deklaracio, "la kondiĉoj de la Deklaracio de Cairo estu plenumitaj, kaj la suvereneco de Japanio estu limigita al la insuloj de Honshu, Hokkaido, Kyushu, Shikoku kaj aliaj malgrandaj insuloj fiksataj de ni."

Kiam la japana registaro kapitulacis, ĝi klare esprimis siajn akcepton kaj agnoskon de la Deklaracio de Postdam. Do tio signifas, ke la deklaracio havas la forton devontigi la japanan registaron realigi la faritajn promesojn. Tio plue montras, ke la insularo Diaoyu ne estas la teritorio de Japanio, kaj ke la provoko fare de Japanio sur la insularo estas serioza atenco kontraŭ la Deklaracio de Postdam.

 


En la 26-a de majo de 2013 Li Keqiang (la unua de dekstre), ĉefministro de Ĉinio, respondis demandojn de raportistoj dum sia vizito al la domo, kie okazis la konferenco de Postdam.

 

    La firmeco de la ĉina popolo en defendo de la teritoria suvereneco kaj en gardo de la monda paco estas neniam skuebla. La ĉina registaro jam multfoje rebatis la japanajn atencojn al la suvereneco de Ĉinio.

 

    Sed por gardi la mondan pacon kaj la respekton al la deklaracio necesas komuna kunlaboro de la "granda internacia familio". Frontante la kontraŭpacajn agojn de la japana registaro, estas necese ke la internacia socio reanoncu ke Japanio devas agi laŭ la postmilitaj internaciaj juro kaj ordo starigitaj de la deklaracioj de Postdam kaj de Cairo, kaj urĝu Japanion korekti siajn erarojn.

 

    Ĉi-flanke, Usono devas konsciiĝi pri la fakto, ke ĝuste pro ĝia kompromisema politiko la nuna japana registaro tiel sovaĝe agas kontraŭ la internaciaj deklaracioj. Por laŭvole bridi la pacan leviĝon de Ĉinio, Usono eĉ ne hezitas domaĝi la dokumentojn ellaboritajn de si mem kaj kuraĝigas Japanion fari provokojn kontraŭ Ĉinio. Usono kaj aliaj kelkaj eŭropaj landoj eĉ partoprenas en la evoluigo de armiloj fare de Japanio kaj importas armilojn faritajn de ĝi por helpi la restarigon de militarismo en la lando.

 


La domo de la konferenco de Postdam, kiu situas sudokcidente de Berlino, la ĉefurbo de Germanio

 

    Se oni retrorigardas la historion de la pasintaj cent jaroj, Ĉinio neniam kaŭzis damaĝon al la monda paco, sed kontraste Japanio aktive partoprenis en la du mondmilitoj. La sola ekstera atako sur la teritorio de Usono estis farita de Japanio, tion la usona popolo ne devas forgesi. Pro tio estas malĝustaj la agoj de Usono, kiu utiligas siajn kompromisojn kun Japanio kiel rimedo por bridi Ĉinion. La internacia socio devas unuiĝi, teni al si atenton kontraŭ la dekstrema japana registaro kiu senhalte tordas la historiajn faktojn, kaj kritiki aŭ korekti la surtretadon fare de Japanio al la Deklaracio de Postdam

 

    La monda paco bezonas komunan gardadon fare de la internacia socio, ĉiuj pacamaj homoj havas respondecon oponi la agojn de Abe kontraŭ la deklaracio kaj la farojn pacon minacantajn de la japana registaro, kiu ĉiam beligas sian agresan militon kaj intence fortigas sian armeon. Defendi la aŭtoritaton de la Deklaracio de Postdam estas ĝuste gardi la pacon de la mondo.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio