Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La vilaĝo Qianjin -- bela vilaĝo ĉe la piedo de la monto Qilian
2014-09-15

Ganzhou-Flughaveno de Zhangye




    La urbo Zhangye, unu el la plej gravaj urboj en la koridoro Hexi, estas strategie grava sur la Silka Vojo. Sude de ĝi je 10 kilometroj situas la vilaĝo Qianjin ĉe la piedo de la monto Qilian.

 

    Ebenaj pavimitaj vojoj kondukiĝas al ĉiuj hejmoj, vico post vico da vilaoj estas freŝe ornamitaj, vinberuja koridoro longa je 1,5 kilometroj kaj la norma arbar-zono verdas konkure, legomoj en sunenergiaj forcejoj smeraldas freŝe, en la larĝaj bredejoj bovoj grasas kaj fortikas... Neimageblas, ke tiu ĉi ĝardeneska vilaĝo stariĝis de sur dezertejo antaŭ pli ol 20 jaroj. La vilaĝanoj averaĝe posedis agron je 0,08 hektaro kaj jare enspezis nete nur pli ol 1 000 juanojn. De la lastaj 10 jaroj la tieaj kamparanoj entreprenas distingiĝan agrikulturon kaj modernan bredadon. Nun tie estas 6 fakaj kooperativoj pri kultivado de legomoj, bredado de laktobovinoj, vinbera forcejo kaj similaj. En la jaro 2013 la totala kapitalo de la vilaĝo superis 300 milionojn da juanoj kaj la pokapa neta enspezo atingis 15 mil juanojn. Tiu ĉi malgranda vilaĝo firmpaŝe marŝas antaŭen sur la vojo de la novtipa urbanizado de Ĉinio.

 

    Altefika Fruktodona agrikulturo

 


S-ro Ma Zhixiang, sekretario de la Kompartia Filio de la vilaĝo, konigas spertojn pri riĉiĝo de lokanoj.




    En la jaro 2001, 30-jara sinjoro Ma Zhixiang, estis elektita kiel sekretario de la Vilaĝa Ĝenerala Filio de la Komunista Partio de Ĉinio. Tuj post sia enposteniĝo, tiu ĉi spertoplena junulo, estrante la vilaĝan gvidantaron, analizis la staton de la vilaĝo, konsultis ĉiujn familiojn kaj tiel formulis pensfadenon pri evoluado de la vilaĝo, tio estas, dank' al la vilaĝa avantaĝo -- en la antaŭurbo de Zhangye -- ŝanĝi la situacion de senorda blindeca produktado fare de unuopaj familioj, fondi fakan kooperativon por disvolvi modernan agrikulturon kaj grupan produktadon. 

 

    Ma Zhixiang diris: "Antaŭ pli ol 10 jaroj, la vilaĝanoj respektive kultivis ĉefe maizon, kaj post jara peniga laborado enspezis averaĝe mal pli ol 2 mil juanojn." La Vilaĝa Komitato siatempe kuraĝigis kaj subtenis malproksimvidan vilaĝanon Tang Rongnian kontrakti pri dezerta tero je 33,3 hektaroj, organizi familian kultivejon -- fakan kooperativon por forcejaj legomoj. La ekzemplo impulsis 83 familiojn disvolvi menditan agrikulturon. En la unua jaro oni ne vane ŝvitadis. Kamionoj por transporti legomojn viciĝis longe kaj la mendiloj por legomoj alŝvebis kiel neĝeroj. Fine de la jaro la kontraktintaj vilaĝanoj ricevis dividenton je pli ol 30 mil juanoj.

 


Kamparanino Ren Guihua pririgardas kreskadon de nektarinoj.



Ma Zhixiang en la bredejo de laktobovinoj




    Vilaĝano Yang Wentang lertas en kulturado de ruĝa vinbero, li do gvidis vilaĝanojn kulturi la vinberojn kaj ĉiuj familioj jare enspezis averaĝe pli ol 20 mil juanojn. 

 

    La produkta modelo "kamparana familio + kooperativo" vaste praktikiĝas en la vilaĝo, kie sinsekve fondiĝis 5 altefikaj agrikulturaj kooperativoj kun tiuj de verdaj legomoj kaj ruĝa vinbero kiel ekzemplodonaj, kaj disvolviĝas kultivado de legomoj en ŝedo kaj de vinberoj en forcejo kaj manĝproviza servo, fondiĝis 220 altefikaj sunenergiaj forcejoj, kulturiĝas ruĝaj vinberoj je 36 hektaroj, kaj ĉiu ŝedo enspezis jare pli ol 20 mil juanojn, ili ja estas la novaj brilaj punktoj de moderna agrikulturo en Zhangye.

 

    "Antaŭ kelkaj jaroj oni individue kultivis legomojn kaj la vendado kaj prezo ne estis garantiataj; sed nun la kooperativoj unuece administras la produktadon kaj vendadon kaj la prezo estas protektata per plej malalta prezo." diris Tang Rongnian, influa en kultivado.

 

    Sekvis Qin Hongyan, vicĝenerala direktoro de la Jiahe-a Agrikultura Disvolva Kompanio de la vilaĝo: "Ni subskribis kontrakton kun la kooperativo de legomoj pri aĉetado kaj protektata prezo, kio garantias la ekonomiajn interesojn de la kamparanoj."

 

    La vilaĝo disvolvas produktadon de legomoj en forcejoj, tio ja estas ĝia unua paŝo en altefika agrikultura industriiĝo.

 

    Produktovaloro de bredaj kooperativoj -- pli ol 100 milionoj da juanoj

 


Riĉa rikolto de ruĝa vinbero




 

    Irinte en la Oazan Kooperativon por Bredado de Laktobovinoj oni povas percepti la modernan etoson: orde administrata furaĝejo, norma melkejo, fakaj maŝinoj kaj ekipaĵoj, unuecaj uniformoj de la laborantoj... En la melkejo miloj da laktobovinoj kun marko sur orelo orde viciĝintaj iris en barilon kaj atendas ekzamenadon kaj asepsadon fare de laborantoj. Bredisto Yang diris al la ĵurnalisto, ke la loko por melkado estas fiksita respektive por ĉiu laktobovino. Kiam ĝi iris en sian lokon, la induktilo povas distingi ĝian identecon. Post melkado la melkilo montras la kvanton de elmelkita lakto de la bovino. Palpebrume la laborantoj jam finis purigadon, asepsadon kaj similajn laborojn; en zumado de la melkiloj freŝa lakto estas transsendata tra senbakteria dukto en laktocistenon post momenta bakteri-detruado kaj fridigo.

 

    S-ro Ma Zhichao, estro de la Vilaĝa Komitato kaj direktoro de la Kooperativo por Laktobovinoj, konigis ke dank' al la intensivo de la agroj, la vilaĝo specialigis la bredadon de laktobovinoj. La vilaĝo funkciigas 5 bredejojn kun pli ol 16 mil laktobovinoj, la jara produkto-kvanto de la freŝa lakto superis 40 mil tunojn kaj el tio oni enspezis lastjare 143 milionojn da juanoj. Pli ol 80% de la kamparanaj familioj aliĝis al la kooperativo kaj la vilaĝanoj fariĝis de kamparanoj kiel "fakaj laboristoj". Ili laboras en legomaj ŝedoj aŭ en bredejoj kaj salajratas monate, kaj ĉe jarfino ankoraŭ povas ricevi 25% da dividento de sia akcio.

 

    Vilaĝano nomata Yang Long transportante furaĝon al la bredejo de laktobovinoj diris kun fiereco: "Ankaŭ mia familio aliĝis al la kooperativo por bredado de laktobovinoj. Ĉiujare ni povas enspezi 200 mil juanojn, inkl. de salajro kaj dividento. Pasintjare ni transloĝiĝis en apartamenton en la areo de 120 kvadrataj metroj. Ni jam vivas same kiel urbanoj."

 

    Konstrui novajn hejmojn

 


En la mil-mua Oaza Ekologia Ĝardeno




    Profitante de sia ekonomia forto, la Vilaĝa Komitato faras konstruadon de nova vilaĝo. Oni plantis diversmaniere 50 mil arbidojn, kaj en la tuta vilaĝo la verdigita areo atingis 63 hektarojn; oni finplenumis konstruadon de verdaj trapasejoj, kiaj trunka vojo kaj ŝoseo sur sia tero, kaj realigis la celon en konstruado: la vilaĝo en arbaro, domoj inter arboj, homoj en verdeco. Laŭ la pensfadeno -- urbaniza evoluado kaj loĝkvartala administrado, la vilaĝo antaŭenpuŝas konstruadon de moderna ekologia modela loĝkvartalo; pasintjare 200 familioj transloĝiĝis en 7 novajn etaĝdomojn. "Post finkonstruiĝo de la loĝkvartalo, ĉiuj familioj enloĝiĝos en ĝin, kaj la eluzitaj loĝareoj reagriĝos je 22 hektaroj." diris Ma Zhixiang. 

 

    Des pli ĝojindas, ke la evoluado de la fakaj kooperativoj allogis multe da teknikistoj, kaj krome, iuj talentuloj kaj spertuloj pri riĉiĝo, kiuj longtempe entreprenis en aliaj lokoj, revenis al sia hejmvilaĝo. 30-jara sinjoro Yang Yukun, forlasis antaŭ 5 jaroj sian laboron en ĉemara regiono kaj en la vilaĝo respondecas pri teknika administrado super laktobovina bredejo kaj lia jara salajro superis 200 mil juanojn. En la vilaĝo troviĝas 20-30 tiaj altsalajruloj kia Yang Yukun.

 


Pensionoj de la vilaĝano




    Nun eĉ la urbanoj envias la vivon de la vilaĝanoj. Iliaj etaĝdomoj estas provizataj per akvo, varmiga vaporo, elektro kaj naturgaso, dekoj da familioj loĝas en duetaĝaj vilaoj; infanoj senpage vizitas infanĝardenojn, la vilaĝanoj estas subvenciataj je kuracado, la maljunuloj en la aĝo de pli ol 60 jaroj ricevas pension je miloj da juanoj jare ...

 

    Oni diras, ke la vilaĝo ja estas belega vilaĝo ĉe la piedo de la monto Qilian!

 

Redaktoro : Zhang Shuang kaj Zhu Mingyi

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio