Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La estraro de UEA ne kontentas pri la revuo
2014-09-12

    La estraro de UEA ne plene kontentas pri la laboro de Fabricio Valle kiel redaktoro de la revuo Esperanto. Tial la estraro decidis ne longigi lian kontrakton je plia jaro. Anstataŭe oni decidis doni al li provperiodon ĝis la fino de marto por vidi, ĉu li sukcesos plibonigi la ĵurnalisman traktadon de movade gravaj temoj.

 

 

    Inter la unuaj decidoj de la nuna estraro de UEA estis trovi novan redaktoron por la oficiala gazeto de la asocio. Ekde 2002 la revuon Esperanto redaktis Stano Marček, sed tuj kiam ĝi estis elektita en 2013, la estraro gvidata de Mark Fettes decidis ne longigi lian kontrakton.

 

    – Ni vere bezonas novan homon – iun kiu dividas nian ambicion renovigi la asocion, klarigis tiam Mark Fettes en intervjuo kun Libera Folio.

 

    La decido ŝanĝi la redaktoron de la revuo intime ligiĝis kun la plano pri profunda renovigo de la retejo, li aldonis.

 

   – Retejoj estas evidente unu el la ĉefaj komunikrimedoj de la nuntempo, kaj oni ne povas neglekti ilin. Sed ankaŭ nia revuo restas ege grava rimedo, precipe por komunikado kun niaj membroj. Nepras havi revuon, kiel diras la Strategia Laborplano, "kun interesa kaj varia enhavo, kiu donas senton pri komunaj direkto kaj energio."

 

    Kiel nova redaktoro en oktobro 2013 estis elektita la tiam 57-jara brazilano Fabrício Valle.

 

    – Jam en sia skriba sinprezento, Fabrício Valle montris grandan energion kaj kreemon, kaj krome tre realisman ideon pri la redaktora laboro. Tiun impreson plene konfirmis mia telefona intervjuo kun li. Ni estas entuziasmaj pri la ideoj kaj kapabloj, kiujn li alportos al nia komuna afero, Mark Fettes komentis en gazetara komuniko.

 

    La elekto vekis iom da miro precipe en Brazilo, kie oni atentigis, ke la nova redaktoro dum longa tempo troviĝis flanke de la organizita movado. En intervjuo kun Libera Folio Fabrício Valle konfirmis, ke li jam de jardeko ne membras en la asocio, kies revuon li redaktos, sed li ja promesis aliĝi al ĝi.

 

    Unuafoje dum la historio de UEA, la redaktoro de la revuo nun troviĝas ne nur ekster la Centra Oficejo, sed sur tute alia kontinento. Krome la enpaĝigon ekprizorgis ne la nova redaktoro mem, sed neesperantista grafikisto en alia parto de Brazilo. La aranĝo kondukis al pliiĝo de eraroj kaj foja neakurateco. Eble pro tiuj komunikaj problemoj estis forgesita ankaŭ la aperigo de la ĉiujara estrara raporto en la revuo.

 

 

    La aspekto de la revuo post la ŝanĝo de la redaktoro iĝis tre bunta, sed la enhavo ne kontentigis ĉiujn – evidente ankaŭ ne la estraron. Laŭ ĵus diskonigita statistiko, la kvanto de membroj kiuj pagas por la revuo dum la pasinta jaro malkreskis je cento.

 

    Dum sufiĉe kaosa kunveno kun legantoj de la revuo en la universala kongreso en Bonaero en julio, Fabrício Valle klarigis, ke liaj ĝistiamaj numeroj estis "eksperimentaj". Pli bonan revuon li promesis venontjare – se la estraro renovigos lian kontrakton.

 

    Pri eventuala daŭrigo de la kontrakto la estraro de UEA devis decidi antaŭ la fino de aŭgusto. Libera Folio jam en la lastaj tagoj de aŭgusto kontaktis la estraron kaj ĝeneralan direktoron de UEA por ekscii, kiel statas la afero. Respondo de la prezidanto de UEA venis nur la 10-an de septembro, post du memorigoj.

 

    Montriĝis, ke la estraro efektive ne estas kontenta pri la enhavo de la revuo, kaj tial decidis ne longigi la kontrakton de Fabrício Valle je plena jaro. Anstataŭe oni prokrastis la decidon ĝis marto. En sia respondo, sendita al Libera Folio kaj al la komitato de UEA, Mark Fettes klarigas la kialojn:

 

    – La nova redaktoro enkondukis novan grafikan aspekton kaj alian stilon kaj emfazon en la enhavo. La Estraro, kvankam ĝi ne postulas perfektecon, tamen ne estas plene kontenta pri kelkaj gravaj aspektoj de la revuo, interalie la postprovlega korektado de lingvaj kaj tajpaj eraroj, la ĵurnalisma traktado de movade gravaj temoj, kaj la komunikado de klara, informita, kaj inspira bildo pri la strategia evoluo de UEA.

 

    Antaŭ ol fari la finan decidon, la estraro volas doni al la redaktoro la ŝancon plibonigi sian laboron. Tial oni nun donas al Fabrício Valle kontrakton por la unuaj sep numeroj de la venonta jaro.

 

    – Ĝis la fino de marto 2015 la Estraro pritaksos la progreson de la redaktado sur la menciitaj kampoj, kaj surbaze de tio decidos pri la sekvaj paŝoj. Fabricio Valle esprimis komprenemon pri tiu decido de la Estraro, kaj konfirmis sian volon daŭrigi sian laboron en 2015 sub tiuj kondiĉoj, Mark Fettes skribas en sia mesaĝo.

 

    Libera Folio: Kiam estos farita la prijuĝo, kaj kiel oni procedos se tiam oni daŭre trovos la revuon mankohava?

 

    Mark Fettes: – Ni tiam devos pesi la fortojn kaj malfortojn de la revuo redaktata de Fabricio kontraŭ la eventualaj gajnoj kaj malgajnoj atingeblaj per serĉado de nova redaktoro. Evidente, talentaj kandidatoj ne svarmas, aparte se oni konsideras la limigitan buĝeton por la redaktado. Do, estos multe pli bone, se ni sukcesos plifortigi la mankohavajn flankojn de la laboro de Fabricio, konservante samtempe la aprezindajn kvalitojn, kiujn li portis al sia posteno.

 

    Ĉu la estraro voĉdonis pri la decido ne plene longigi la kontrakton?

 

    – La decido estis unuanima.

 

    Ĉe via prezidantiĝo, vi parolis pri la graveco de la retejo. Ĉu okazis iuj antaŭenpaŝoj sur tiu kampo, kaj ĉu oni ne povus pensi, ke la sama persono funkciu kiel enhavredaktoro de la revuo kaj de la retejo?

 

    – La retejo estas tiel komplika (kaj kaprompa) demando, ke mi preferus ne eniri ĝin nun. Mi dirus nur, ke en la nunaj laborkondiĉoj la komuna redaktado de la revuo kaj la retejo ne estus praktike ebla. Necesus sufiĉe funda reorganizo de la laboro. Kunlige kun la emeritiĝo de Osmo kaj la dungo de nova Ĝenerala Direktoro ni povos esplori la eblecon de tia reorganizo, t.e. post unu jaro. Intertempe ni serĉas aliajn solvojn por disvolvi la retan ĉeeston de UEA.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Niu Xueqin

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio