Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Auschwitz -- "Mizera laborejo" de la militkaptitoj el la Alianca Armeo en la Dua Mondmilito
2014-09-11

    En la 8-a de decembro de 1941, la japana armeo ŝtele atakis la strategie gravan lokon Perla Haveno de Usono. Je tio, amplekse eksplodis la Pacifika Milito. En nur kvin monatoj, la agresa milito de la japana armeo balais tra Sudorienta Azio, kaj ĉ. 200 miloj da aliancaj soldatoj estis kaptitaj. Alfronte al tiom multe da militkaptitoj, Japanio praktikis sian planon laŭ la rilata politiko kaj sendis tiujn malliberulojn al la de ĝi okupataj lokoj kaj al Japanio kiel devigajn laborulojn. Intertempe, japanaj trupoj starigis entute 115 koncentrejojn en 12 landoj kaj regionoj sub sia okupado por enkarcerigi tiujn kaptitojn.

 


La malnova ejo de la Shenyang-a koncentrejo por militkaptitoj el la Alianca Armeo en la Dua Mondmilito


    La Shenyang-a koncentrejo de militkaptitoj en nordorienta Ĉinio starigita de japana armeo en la Dua Mondmilito ludas rolon de centra koncentrejo de militkaptitoj en tiu regiono, estas konata kiel la Orienta Auschwitz. De la 11-a de novembro de 1942 ĝis la 15-a de aŭgusto de 1945, la militkaptitoj el la Alianca Armeo tie suferis de la kruela sklaveco. Estas sennombraj tiuj, kiuj mortis de malsanoj aŭ de batoj, ankaŭ multaj kaptitoj estis senditaj al la japanaj trupoj n-ro 731 por la vivisekcio. Dum tiuj tri jaroj ĉ. triono da militkaptitoj el la Alianca Armeo estis mortigitaj, kaj plejparto de ili estis usonaj militkaptitoj. 

 

    "La perditaj jaroj de la vivo"

 


Foto de militkaptitoj el la usona armeo post la milito


 


Foto de postvivantoj el la koncentrejo en la malnova ejo de la malliberejo




    Elliberigitaj el la Shenyang-a koncentrejo kiel militkaptitoj el la Alianca Armeo en la Dua Mondmilito, tiuj veteranaj soldatoj ne volis paroli pri la mizera travivaĵo dum tiu ĉi periodo. Ili nomis tiujn tempojn la "perditaj jaroj de la vivo". Tamen, por ke pli da homoj sciu la veran historion de tiu ĉi periodo, ili plurfoje revizitis Shenyang, diskonigis siajn personajn spertojn al la publiko kaj donacis siajn gravajn historiajn materialojn kaj objektojn konservitajn dum pluraj jaroj al la muzeo pri la Shenyang-a koncentrejo por militkaptitoj de la Alianca Armeo en la Dua Mondmilito.

 


Foto de tiama militkaptito Robert Phillips donacita de li mem


 


La fronto kaj la dorso de la tabuleto sur la vesto de militkaptito en la koncentrejo, donacita de Robert Phillips


    El la donacaĵoj de la veteranaj soldatoj al la Shenyang-a koncentrejo por militkaptitoj el la Alianca Armeo en la Dua Mondmilito estas altvalora kultura objekto, sur ties fronto legiĝas la vortoj Akcia Kompanio de Manĉurio pri Il-Maŝinoj kaj sur la dorso -- 1051. La posta esploro montras ke tio estas la tabuleto sur la vesto de la laborulo n-ro 1051 en la Shenyang-a koncentrejo, kaj ĝia posedanto estis kaporalo el la usona armeo kaptita dum la milito kaj siatempe malliberigita en la koncentrejo.

 

    "Mizera laborejo" de militkaptitoj

 

    Japanaj armeanoj postulis ke la militkaptitoj sin kolektu ĝustatempe je la 7-a ĉiumatene, kaj strikte priserĉis ilin je la korpo. La kaptitoj defilis en malvarmeco je pli ol 30 celsiusaj gradoj sub la nulo. Post piedirado je kvin kilometroj ili atingis la Akcian Kompanion de Manĉurio pri Il-Maŝinoj (AKM), tie ili laboradis kun granda intenseco dum 7 aŭ 8 horoj, kaj revenis vespere al la koncentrejo en la penetranta malvarma vento.

 

    La Akcia Kompanio de Manĉurio pri Il-Maŝinoj ĉiam fabrikis il-maŝinojn por grandaj militaj entreprenoj de Japanio. Kaj samtempe, ĝi produktis ankaŭ aŭtomatajn pistolojn, minojn, fuzeojn kaj tiel plu.

 

    Eĉ grave malsaniĝaj militkaptitoj nepre iris al "la laboro", nur se ili povis sin movi. En la nokto de la 7-a de aprilo de 1943 neĝegis je dikeco de tri futoj, matene la vetero fariĝis tiel malvarma, ke multaj malliberuloj ne eliris por kolektado kiel kutime. 30 minutojn post ekirado al la laborejo de tiuj, kiuj ĝusttempe kolektiĝis en la korto, japanaj gardistoj de la koncentrejo blovis la signalon. Ĉiuj militkaptitoj iris al la korto. Post kolektado, ili estis devigitaj stari en la malvarmo de neĝo dum 30 minutoj. Sekve de tio, iliaj fingroj de la manoj kaj tiuj de la piedoj havis frostoŝvelojn. Finfine, krom la plej serioze malsanaj kaptitoj, ĉiuj aliaj devige iris al la laborejo.

 

    Por pli bone mastrumi kaj uzi la tieajn militkaptitojn, en la jaro 1943 la japana armeo konstruis neportempan loĝejon por militkaptitoj najbare de AKM. La totala areo de la loĝejo superis 45 355 kvadratajn metrojn. Ĝi estas la malnova ejo de la Shenyang-a koncentrejo por militkaptitoj el la Alianca Armeo en la Dua Mondmilito.

 


Desegno pri militkaptito dum ĉelopunado en la koncentrejo




    Laŭ rememoro de iuj maljunaj laboristoj, tiam tro da militkaptitoj kunloĝis en unu malluma tenejo sen hejtado en vintro, la militkaptitoj povis nur sin kuŝi sur matraco el seka pajlo surtere. En vintraj noktoj de la jaro 1944 la militkaptitoj malsataj kaj malvarmaj forigis la pordojn kaj fenestrojn de la tenejo simple por hejtaĵo, kaj fine bruligis eĉ matracojn el seka pajlo. La japanaj gardistoj de la koncentrejo sub la akuzo pri kontraŭleĝa komploto punis ilin per fortaj kaj kruelaj torturoj. La militkaptitoj, kiuj ne plu povis elteni la koleron, grupiĝis kontraŭ la japanaj soldatoj kiuj devige alvenigis pliajn fortojn, kaj pluraj militkaptitoj estis mortpafitaj surloke kaj kelkaj aliaj -- arestitaj kaj estis senditaj al la mallarĝa punĉambro kun malhumana traktado.

 

    Japanio ĝismorte ne agnoskas siajn krimojn

 


En laborejo de la Akcia Kompanio de Manĉurio pri Il-Maŝinoj, kies maŝinoj estis forigitaj post la kapitulaco de Japanio


    En Azio, Japanio kvankam kapitulacis, sed detruis sennombrajn atestaĵojn pri siaj krimoj. En la jaro 2000, la akuza proceso de ĉ. 200 militkaptitoj estis prezentita en la kortumo de Kalifornio de Usono, oni postulis de la japana flanko pardonpeton kaj kompenson. Spite ke la tiamaj militkaptitoj multfoje deklaru ke ili estas viktimoj de la biokemiaj eksperimentoj de la japana trupo n-ro 731, la japana registaro ĝismorte tion ne agnoskis.

 

Redaktoroj: Zhuang Shuang kaj Wang Lihua

 

    - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - 

    La teksto kaj fotoj estis liveritaj de la Shenyang-a Historia Muzeo "918".

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio