Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Membroŝtatoj de Araba Ligo en akordo pri batalo kontraŭ Islama Ŝtato
2014-09-10


Nabil Elaraby (meze) 

 

    La 7an de septembro en Kairo ministroj pri eksterlandaj aferoj el la membroŝtatoj de la Araba Ligo kunvenis, kaj la deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la membroŝtatoj alprenos necesajn rimedojn por kune batali kontraŭ la Islama Ŝtato kaj aliaj terorismaj organizoj.

 

    La deklaro diris, ke ĉiuj membroŝtatoj havas respondecon tranĉi fonton de monrimedoj de la Islama Ŝtato de Irako kaj Levant, fari neniun politikan cedon al ĝi kaj kiel eble plej rapide ellabori siajn strategiojn kontraŭ terorismo.

 

    Nabil Elaraby, ĝenerala sekretario de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj, diris pli frue samtage, ke la senĉese kreskanta Islama Ŝtato severe minacas Irakon kaj aliajn arabajn ŝtatojn, tial ĉiuj ŝtatoj kunlaboru por fari ampleksan strategion por bremsi pluan ekspansion de la terorisma organizo.

 

    Kaptante la okazon de la interna ĥaoso de Sirio, la Islama Ŝtato disvolviĝas kaj okupas grandajn areojn de Irako kaj Sirio. Usono komencis aeratakon al la organizo en la 8a de aŭgusto.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio