Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio bezonos pli ol 6 020 aviadilojn dum 20 jaroj
2014-09-05


Aviadilo Boeing 747-400 de Air China preparanta surlandiĝi ĉe la Pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno  

 

    La 4-an de septembro la usona kompanio Boeing anoncis en gazetara konferenco en Pekino, ke laŭ ĝia antaŭkalkulo Ĉinio bezonos pli ol 6 020 aviadilojn dum la venontaj 20 jaroj. Boeing estas la plej granda kompanio por la produktado de aviadiloj en la mondo.

 

    La antaŭkalkulo kreskis je 8 procentoj kompare kun tiu farita en la sama periodo de la pasinta jaro: 5 580 aviadiloj.

 

    La kreskon ĉefe motoros la grandiĝanta bezono je eksterlandaj turismaj vojaĝoj. Novaj komercaj modeloj kiel kompanioj koncentritaj al malmulte kostaj aŭ regionaj fluglinioj kreas bezonon je pli da flugoj al pli da flugceloj.

 

    La vendosumo de la bezonataj aviadiloj egalos al 870 duilionoj da usonaj dolaroj. Nuntempe Ĉinio estas la dua plej granda merkato por aviadiloj kaj pro tio konsistigas nemankigeblan parton de la tutmonda strategio de la aviadil-kompanio. Boeing krome antaŭvidas, ke la lando superos Usonon kaj fariĝos la plej granda aviadil-merkato ĝis la jaro 2032.

 

    Pli da internaciaj fluglinioj

 

    Ĉinaj flugkompanioj pli kaj pli turnas sian atenton al internaciaj fluglinioj pro la malvigliĝo de la enlanda merkato, kiun influas i. a. la malrapidiĝanta ekonomia kresko kaj pli severa financa limigo al la registara buĝeto.

 

    La eksterlanda faktoro pli graviĝas ankaŭ pro la kreskanta nombro da ĉinaj turistoj eksterlande, kiu estas antaŭvidata fariĝi duobla kaj atingante 200 milionojn en la jaro 2020.

 

    Lastatempe la ĉina flugkompanio Air China ne nur plimultigis flugliniojn al najbaraj landoj sed ankaŭ ekfunkciigis tri novajn liniojn al Usono ekde julio 2013. Unu el ili estas flugo al Honolulu, Havajo, tri fojojn semajne lanĉita en januaro de la kuranta jaro.

 

    Lanĉo de nova fluglinio fare de la sama kompanio al Usono okazis en la lasta fojo nur en la fruaj 1980-aj jaroj.

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio