Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Batalo kontraŭ narkotaĵoj
2014-09-04

de BAI YANG

 

    Antaŭ 175 jaroj Lin Zexu, imperiestra sendito de la dinastio Qing, lanĉis la kampanjon detrui opion en Humen, Guangdong en suda parto de la lando, kaj tiel komenciĝis la batalo kontraŭ narkotaĵo en la moderna epoko de Ĉinio.

 

    Nuntempe senbride disvastiĝas heroino, kokaino, metanfetamino kaj aliaj novtipaj narkotaĵoj, kaj la ĉinaj registaro kaj popolo denove batalas kontraŭ narkotaĵaj krimoj.

 

    Kelkcent miliardoj da juanoj ĉiujare por narkotaĵa konsumo

 


Ruinigo de narkotaĵoj en Humen 

 

    La plej freŝaj datumoj de la Ĉina Ministerio de Publika Sekureco montras, ke ĝis aprilo de 2014 en Ĉinio estis registritaj 2,58 milionoj da narkotistoj, interalie 1,38 milionoj da opiaj maniuloj, 1,17 milionoj da sinteznarkotaĵaj maniuloj kaj 30 miloj da maniuloj de alispecaj narkotaĵoj. En la tuta lando la jara elspezo por narkotaĵa konsumo kalkuliĝas al kelkcent miliardoj da juanoj.

 

    En la jaro 2013 Ĉinio solvis 291 kriminalajn kazojn de armita narkotaĵa komerco kaj kaptis 422 pafilojn, kaj 225 policanoj estis vunditaj aŭ mortigitaj en la agado kontraŭ narkotaĵoj.

 

    Laŭ statistiko, en la regionoj, kie seriozis narkotaĵaj krimoj, 60-80% da kazoj de ŝtelo kaj rabo rilatis al narkotistoj; 80% da narkotistinoj estis prostituitinoj; kaj narkotaĵa misuzo ofte sekvigis perfortojn, kidnapojn kaj aliajn ekstremajn okazojn.

 

    En Ĉinio 20% da HIV-infektitoj kaj aidosuloj estis rezultigitaj de narkotaĵa injekto; krome, la kazoj de "narkotaĵa uzo antaŭ stirado" kreskis en la lastaj dek jaroj. En la jaro 2013 en la tuta lando 2 mil homoj estis akuzitaj pri "narkotaĵa uzo antaŭ stirado", kaj aŭtomobilkonduktaj licencoj de 24 mil narkotistoj estis retiritaj.

 

    Pli kaŝema komerco pri narkotaĵoj

 


Publika ruinigo de narkotaĵoj en Wuzhong, Ningxia 

 

    "Salta sukero" kun buntaj desegnaĵoj kaj aromaj same kiel "kafo" kaj "laktteo" ne estas ofte vidataj manĝaĵetoj, sed sintezaj narkotaĵoj lerte maskitaj.

 

    Maltrankvilige, ke en retbabilejoj oni povas facile fari negocon de narkotaĵoj, kaj la aĉetitaj aĵoj estas rapide senditaj.

 

    Estonta batalo

 


Subskribo sur la muro starigita en la internacia kontraŭnarkotaĵa tago en Kantono  

 

    "Kvankam estas ankoraŭ severa la situacio kaj peza tasko, la decidemo de la ĉina registaro kaj la ĉina polico batali kontraŭ narkotaĵaj krimoj neniam ŝanĝiĝos," diris Liu Yuejin, estro de la Kontraŭnarkotaĵa Buroo sub la Ministerio de Publika Sekureco.

 

    Zhao Yu, vicestro de la sama buroo, diris, ke reglamento, persistemo, tutlanda kaj internacia agado estos la direkto de la batalo kontraŭ narkotaĵoj.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio