Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
IJK 2014 en varma vintro
2014-09-04

de Romualda Jeziorowska

 


Partoprenantoj de la 70a Internacia Junulara Kongreso en Brazilo 

 

    Ekde mia esperantistiĝo mi partoprenis plurajn diversspecajn aranĝojn, sed dank' al TEJO mi povis pli spertiĝi, partoprenante ĉi-jare la 70an Internacian Junularan Kongreson en Brazilo, kio estis por mi samtempe granda honoro kaj aventuro. Jam januare, atendante rezultojn de la konkurso, mi eltranĉis afiŝon de la 70a IJK el Kontakto kaj surgluis ĝin super mia lito en studenta hejmo, atendante senpacience.

 

    Finfine realiĝis mia granda revo! Fortalezen mi alvenis du tagojn antaŭ la komenco de la kongreso, mi havis do sufiĉe da tempo por esplori la kongresejon kaj ekkoni LKKanojn, helpante la lastajn prepariĝojn. Miaj unuaj tagoj en Brazilo ne estis facilaj precipe por mia korpo: alkutimiĝo al la varmega vetero kaj vento daŭris tri tagojn, post kiuj mi jam povis plene ĝui la etoson de IJK, malgraŭ tio ke mi ĝis nun miregas kiel eblas vivi en tiom varmega klimato.

 

    En la kongreso partoprenis 116 esperantistoj el 22 landoj, inter kiuj mi tuj trovis miajn amikojn el Eŭropo kaj Brazilo; pri kelkaj aliaj mi jam aŭdis pri aŭ retbabilis kun ili pere de Whatsup-grupo, fondita kiel eksperimento antaŭ IJK; kun aliaj mi rapide amikiĝis, kaj post unuaj tagoj mi jam sentis min kvazaŭ mi revenus al kutima kongresa amikaro. Kiel gajnintino de la TEJO-konkurso "Partoprenu IJKn" mi ne nur amuziĝis dum la kongreso, sed ankaŭ diligente laboris, interalie, partoprenante TEJO-kunsidojn kaj prizorgante propran matenan programeron: novulan programon. Kaj ĝuste tiu tasko estis por mi unue plej streĉiga, ĉar mi neniam antaŭe organizis nek eĉ partoprenis novulan programon. Sed rapide evidentiĝis, ke partoprenantoj bonvenigis min kun entuziasmo kaj ege ĝuis komunajn matenajn ludojn, kiujn mi gvidis. Surprizis min ankaŭ organizantoj, kiuj de tempo al tempo aliĝis al ludoj kun ni, kio estis por mi plej bela premio pro la preparado de la programero.

 

    La programo estis plena je interesaj momentoj: memorinda programero pri Meksiko, sukcesa AMO-sesio, inspira prelego pri ekonomia kreskado, kurso de ĉina te-kulturo, bunta scienca programo... Aparte menciindas Kulturlingva Festivalo, kiu okazis en la unua tago ĉe la ĉarma urboplaco en Fortalezo. Tiu ĉi tago estis por mi iom freneza -- ne nur mi prizorgis la polan budon sed ankaŭ helpis dum intervjuo en fortaleza radio! Ĝi estis por mi emociiga travivaĵo, kvankam mi nur rolis eksterlandan esperantistinon el la lando de Zamenhof. La festivalon plivigligis koncertoj de Esperantaj muzikistoj kaj strata teatraĵo en la portugala lingvo, kiun mi tute ne komprenis tamen pro la granda talento kaj peno de la artistoj mi ĝuis.

 

    Tamen la ĉarmon de la IJK kreis por mi ne la programo, sed precipe novaj amikoj kaj la urbo -- tute alia ol tiuj konataj al mi. Sunaj tagoj kaj temperaturo, kiun mi timetis antaŭ la alveno, ne estis tiom teruraj por malvarmema eŭropanino; ni ĝuis naĝadon en la oceano kaj en la naĝejo meze de la brazila vintro -- afero malfacile imagebla por mi antaŭe! (Verŝajne mi estas nun konata inter brazilaj esperantistoj kiel la pola knabino kiu senĉese plendis pri varmo kaj miris pri freneza grandeco de papilioj). Kio do restos plej longe en mia kapo kiel la esenco de la brazila IJK? Multaj miaj belaj memoraĵoj rilatas al apartaj homoj kaj precipe al la etoso de vesperaj programeroj, el kiuj ĉiu estis aparte ĉarma por mi. Kortuŝaj momentoj en la gufuja "ĉambro de poetoj", komuna dancado dum koncertoj de la lokaj grupoj Damas Cortejam, Ore Acana kaj de nia Esperanta Supernova, rido de miaj novaj amikoj, dormado en hamako kaj varmeco de tiu lando daŭre mistera por mi -- nepriskribeblaj momentoj, kiuj igis tiun kongreson vere IJK de la IJKj, mi certas ke ne nur por mi!

 

(el La Ondo de Esperanto)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio