Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La ambasadorejo de Ĉinio en Rusio okazigis kunvenon por akceli la amikecon kun veteranaj soldatoj de Sovetunio
2014-09-04


Li Hui en parolo

 


En parolo Shudlo, veterana soldato de Sovetunio kaj vicprezidanto de la Ĉina Filio de la Rusa Komitato de Veteranaj Soldatoj  

 

    La 2-an de septembro la ambasadorejo de Ĉinio en Rusio okazigis kunvenon por akceli la amikecon kun veteranaj soldatoj de Sovetunio, kiuj helpis Ĉinion en ĝia batalo kontraŭ Japanio, kaj kun iliaj posteuloj. La kunvenon ĉeestis pli ol 200 homoj inkluzive de veterana soldato de Sovetunio, kiu helpis Ĉinion en ĝia batalo kontraŭ Japanio, kaj vicprezidanto de la Ĉina Filio de la Rusa Komitato de Veteranaj Soldatoj, prezidanto de la Rusa-Ĉina Amika Asocio, reprezentantoj de la veteranaj soldatoj de Rusio kaj iliaj posteuloj, amaskomunikiloj el Ĉinio kaj Rusio, kaj diplomatoj el la du landoj.

 

    La kunveno estis okazigita en la nomo de la ĉina ambasadoro en Rusio Li Hui kaj tiu de lia edzino Shi Xiaoling. Li Hui diris en sia parolo, ke la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo estas grava konsistiga parto de la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. En septembro de 1931 la japanaj militaristoj lanĉis la "Eventon de la 18-a de Septembro" por agresi la tri provincojn en nordorienta Ĉinio. La ĉina popolo kuraĝe batalis kontraŭ la agresantoj, kaj estis komencita la Monda Kontraŭfaŝisma Milito. Finfine la japanaj militaristoj anoncis senkondiĉan kapitulacon kaj per tio finiĝis la milito, kiu donis seriozan katastrofon al la ĉina popolo kaj eĉ al la tuta homaro.

 

    Li Hui diris, ke la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo ricevis grandajn subtenon kaj helpon de la sovetia popolo. La ĉina popolo ne forgesos, ke post finiĝo de la milito en Eŭropo multaj ruĝaj armeanoj de Sovetunio iris al nordorienta Ĉinio por kune kun la ĉina popolo batali kontraŭ Japanio. Ili faris valorajn kontribuojn por la venko de la Kontraŭjapana Rezistmilito de la Ĉina Popolo.

 

    Li Hui emfazis, ke kiel konstantaj membroj de la Konsilio de Sekureco de UN kaj gravaj stabiligiloj de la mondpaco Ĉinio kaj Rusio havas respondecon kaj devon plue intensigi strategiajn kunlaborojn, preni la historion kiel spegulon, ĉiu-momente atenti ke iuj fortoj neos kaj eĉ beligos la agresan historion, firme konservi la pacon de la mondo, kune defendi la malfacile akiritajn atingojn de la venko de la Dua Mondmilito kaj la internacian ordon post la milito, antaŭenpuŝi starigon de la nova ordo de la internacia politiko pli justa kaj pli racia kaj fari siajn kontribuojn por realigi la revon de sia nacio pri disvolvado kaj releviĝo kaj por antaŭenpuŝi la noblan aferon de la paco kaj disvolvado de la tuta homaro.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio