Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Japanoj malkaŝis veron de la agresa milito kontraŭ Ĉinio
2014-09-03

de JIANG FANG

 

    "Japano devas reĝustigi sian sintenon, klare kompreni la historion kaj sincere peti pardonon de la landoj suferintaj la militon," diris Matsuoka Tamaki, "se mia sano permesas, mi plu rakontos al miaj samlandanoj la veron de la Nankina Masakro."

 


Matsuoka Tamaki montras foton faritan de japana armea raportisto dum la Nankina Masakro. 

 

    En la jaro 1988 japana instruisto Matsuoka Tamaki unuafoje vizitis Nankinon. Por doni "pacan edukadon" al lernantoj, ŝi trovis, ke historiaj lernolibroj liveritaj de la japana registaro tre malmulte mencias la historion de la japana invado al Ĉinio. Tiucele ŝi sola iris al Ĉinio por fari enketon.

 

    Kiam ŝi unuafoje vizitis la Memorhalon de Viktimoj en la Nankina Masakro fare de Japanaj Agresantoj, ŝi tie restis du horojn. Tiuj du horoj ŝanĝis ŝian vivon. "Sincere dire, mi scias iom pri la historio de la japana invado al Ĉinio, tamen mi ne scias, ke la japana armeo faris tiel grandajn krimojn. Kiel instruisto mi havas la devon diri la veron al la lernantoj," diris ŝi.

 


Matsuoka Tamaki (maldekstre), estro de la japana delegacio por la vizito al Nankino, genuante parolas kun postvivanto de la Nankina Masakro. 

 

    Por malkaŝi la veron Matsuoka Tamaki senhezite komencis la vojaĝon por serĉi postvivantojn de la Nankina Masakro kaj japanajn veteranojn partoprenintajn en la milito. Dum pli ol 20 jaroj ŝi vizitis 250 japanajn veteranojn je siaj elspezoj; ĉiujare ŝi vizitas Nankinon kune kun aliaj japanoj havantaj la komunan celon por konservi memorojn de la viktimoj; ŝi ankaŭ faris dokumentan filmon por diskonigi la historion de la Nankina Masakro.

 

    Tamen la klopodo de Matsuoka Tamaki por la vero kaj por la paco sekvigas fortan atakon de la dekstra forto en Japanio. En du tagoj ŝi ricevis 130 telefonvokojn de insultoj de dekstraj grupoj. Iuj disdonis flugfoliojn antaŭ ŝia lernejo kaj postulis, ke la lernejo maldungu ŝin. Iuj eĉ minacis dehaki ŝian kapon!

 

    "Ju pli da minacoj, des pli da atestoj, ke ili estas timemaj," diris Matsuoka Tamaki, kaj tio pli forte vekis el ŝi la volon serĉi la veron. Post ordigo ŝi eldonis du librojn, Nankina Milito, Disŝiritaj Animoj de Viktimoj, kaj Nankina Milito, Serĉi Fermitan Memoron, en kiuj ŝi kolektis parolojn de 120 postvivantoj de la Nankina Masakro kaj parolojn de 102 japanaj veteranoj, kiuj partoprenis en la japana invado al Ĉinio.

 


Matsuoka Tamaki (la unua de dekstre) kaj japanaj studentoj el la Nankina Universitato riverencas antaŭ la muro kun la nomlistoj de viktimoj de la Nankina Masakro.  

 

    Zhu Chengshan, kuratoro de la Memorhalo de Viktimoj en la Nankina Masakro fare de Japanaj Agresantoj, konigis, ke en Japanio estas grupo da justuloj konsciencaj same kiel Matsuoka Tamaki, kiuj klopodas por malkaŝi historiajn faktojn kaj akceli amikecon inter Ĉinio kaj Japanio. Ilia agado estas la plej bona ironio al la japanaj dekstruloj, kiuj senĉese neas la historion kaj beligas la militon.

 

    En decembro 2013 japana monaĥo Daito Satoshi donacis al la memorhalo Militajn Atingojn de Yamamoto-trupo post Surbordiĝo ĉe Hangzhou-haveno, Ĉinio, taglibron Azia Lumo verkitan de japana soldato kaj Pentrolibron pri Meritoj dum Azia Evento liveritan de la japana armeo al infanoj. Tio estis la sepa fojo, ke li donacis historiajn materialojn al la memorhalo, kaj la totala kvanto de liaj donacoj kalkuliĝis al pli ol mil.

 

    Ĉiujare Daito Satoshi vojaĝas al Nankino por partopreni en la packunveno de ĉinaj kaj japanaj monaĥoj, kaj preĝas por la viktimoj de la Nankina Masakro. Li diris, ke li, civitano de la invadinta lando, hontas kaj afliktiĝas pro la krimoj de la japanaj invadantoj en Ĉinio, kaj esperas, ke ĉiuj japanoj konos la historion de la milito kaj tiros lecionojn el la historio por eviti ripeton de la tragedio.

 

    Yamauchi Sayoko estis ĝenerala sekretario de la Komitato por Subteno al la Juĝo de la Kazo de Azuma Shiro de Japanio. Ŝi ĵuris en la funebra ceremonio de Azuma Shiro, ke ŝi daŭrigos lian volon kaj diskonigos la veron de la Nankina Masakro kaj aliajn historiajn faktojn. De multaj jaroj ŝi partoprenas en packunveno por memoroj de la viktimoj en la Nankina Masakro, kaj ĉiam forte protestas kontraŭ la japanaj politikistoj kaj dekstruloj, kiuj vizitas la Sanktejon Yasukuni kaj neas la historion de la invado.

 

    "Japanio devas lerni de Germanio, porti sur sin koncernan respondecon kaj sincere peti pardonon de la landoj suferintaj la militon anstataŭ iri sur erara vojo," diris Yamauchi Sayoko.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio