Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Plifortigo de la subregiona ekonomia kunlaboro de la Granda Mekongo
2014-09-03

Skiza mapo de la baseno de la rivero Lancang -- Mekongo   
 

En la 5-a de julio de 2005 okazis en Kunming, ĉefurbo de la provinco Yunnan, la Dua Forumo de Gvidantoj pri Ekonomiaj Koridoroj en la Subregiono de la Granda Mekongo, al la inaŭguro salutis la tiama ĉina ĉefministro Wen Jiabao.   
 

La Kunming-Bangkoka Ŝoseo 
 

Ĝenerala konsulo de Laoso en Kunming parolas pri plifortigo de la kunlaboro. 
 

En la 3-a de junio ​​de 2012 okazis en Kunming la kvara renkontiĝo de la komuna laborgrupo el la ĉina provinco Yunnan kaj kvar provincoj en norda Vjetnamio. 
 

En la 12-a de novembro de 2012 estis sukcese fermita la Ĉina kaj Vjetnama Ekonomia kaj Komerca Foiro en la gubernio Hekou de la provinco Yunnan. 


    La rivero Lancang -- Mekongo fluas el la buŝo de la rivero Nanla en Xishuangbanna de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio tra Birmo, Laoso, Tajlando, Kamboĝo kaj Vjetnamio. Tiu ĉi rivero funkcias kiel la akva kanalo de la suda Silka Vojo. 

 

    En la jaro 1992, je la iniciato de la Azia Disvolva Banko, Ĉinio, Birmo, Laoso, Tajlando, Kamboĝo kaj Vjetnamio oficiale lanĉis la kunlaboron de Granda Mekonga Subregiono konatan kiel la mekanismon de GMS. De la lastaj 22 jaroj, la kunlaboro de GMS iĝis modelo por la internacia kunlaboro kaj servas kiel grava movforto por profundigi la regionan ekonomian integriĝon en Sudorienta Azio. Krome estis establitaj novaj konsultaj kaj reciprok-utilaj formoj inter pluraj kunlaboraj grupoj, forumoj kaj mekanismoj. 

 

    De post komenco de la kunlaboro de GMS, la landoj en la kunlabora regiono multe pliigis sian komercadon kun Ĉinio. En la jaro 2012, Ĉinio faris importadon el Laoso kun la valoro entute je 791 milionoj da usonaj dolaroj kaj el Birmo entute je 2.214 miliardoj da usonaj dolaroj. Nur en marto de 2012, Ĉinio importis el Tajlando varojn en la valoro je 3.551 miliardoj da usonaj dolaroj, inter kiuj la plejparto estis maŝinaroj. En decembro de 2012, Ĉinio importis el Vjetnamio varojn entute je 1.591 miliardoj da usonaj dolaroj kaj kies plejparto estis elektronikaj objektoj. 

 

    La kunlaboro de GMS kontribuas ankaŭ al la disvolvo de la turismado en la rilataj landoj. Por ŝanĝi la simplan vojaĝan manieron nur per aviadilo al Tajlando, la turisma aŭtoritato de Tajlando planas lanĉi kvin novajn turismajn itinerojn surtere de Ĉinio al Tajlando kun la celo altiri ĉinajn turistojn el sukokcidenta Ĉinio en la nordan kaj nordorientan partojn de Tajlando. En la komenco de la jaro 2014 la turisma aŭtoritato de Tajlando anoncis, ke la nombro de ĉinaj turistoj al Tajlando multiĝis de 2.7 milionoj en la jaro 2012 al 4.7 milionoj en la jaro 2013, kun la kresko je 68%, kaj Ĉinio estas la lando el kiu venis la plej multaj turistoj al Tajlando. 

 

    La turisma ministro de Kamboĝo diris en la komenco de la kuranta jaro, ke en la jaro 2013 Kamboĝo akceptis 470 mil ĉinajn turistojn, kaj tiu ĉi nombro grandiĝis je 38.7% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. 

 

    La plej freŝa dokumento fare de la Ĝenerala Statistika Oficejo de Vjetnamio montras ke en unuaj sep monatoj de la jaro 2014, Vjetnamio ricevis 4.8526 milionojn da fremdlandaj turistoj, kun la kresko je 15.6% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. 

 

    Samtempe pli kaj pli oftiĝas la kulturaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj. En la jaro 2013, la nombro de eksterlandaj studentoj en Yunnan superis 30 mil, 80% el kiuj venis el Sudorienta Azio kaj Suda Azio. La Yunnan-a Universitato, la Yunnan-a Normala Universitato kaj Kunming-a Universitato de Scienco kaj Teknologio kune kun superaj lernejoj de sudorient-aziaj kaj sud-aziaj landoj establis intimajn rilatojn por la interŝanĝo kaj kunlaboro; la granda epopeo kanta kaj danca Rideto de Angkor kiu montras la historian kulturon de Vrah Vishnulok de Kamboĝo estis direktita de ĉina reĝisoro. En Kamboĝo ĝi estis prezentita pli ol mil fojojn dum tri jaroj; 70 mil laosaj televidil-uzantoj povas spekti 45 seriojn da ĉinaj ciferecaj televidaj programeroj. 

 

    Kiel unu el la plej ĉefaj kaj avangardaj unuoj de Ĉinio kiuj partoprenas en la kunlaboro de GMS, la provinco Yunnan aktive antaŭenpuŝas disvolvon de la plibonigita versio de GMS kaj akcelas perfektigon de la mekanismo de la regiona kunlaboro.

 

Redaktoroj: Zhuang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio