Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rokmuziko en Ĉinio
2014-09-01

    Emocio de junuloj kaj paco de la mondo estas la ĉiama temo de rokmuziko. De la 1980aj jaroj ĝis hodiaŭ rokmuziko travivis pli ol 30 jarojn de juneco ĝis matureco en Ĉinio.

 

    Debuto en universitato (1980-1985)

 

    En la jaro 1980, nelonge post la komenciĝo de la reformado kaj pordomalfermo, la Pekina Universitato de Internacia Studo fariĝis la unua lulilo de rokmuziko en Ĉinio. Ĝi starigis rokmuzikan bandon Wanli Ma Wang, kaj ili kantis la klasikaĵojn de la bandoj Bealtes, The Rolling Stones ktp. Wang Xinbo estis la ĉefo de la bando. Poste li fariĝis la unua rokmuzika sonregistristo de Ĉinio, kaj estis nomata "pliaĝa frato" en la ĉina rokmuzikista rondo. Li sonregistris kelkajn albumojn de konata rokmuzikisto Cui Jian, ekzemple Rokenrolo sur la Vojo de Nova Long-marŝo, Nigra Leopardo, Tang-dinastio ktp.

 


Wang Xinbo 

 

    Sekve estis fonditaj la bandoj Fuxi kaj Qiheban. Siatempe ili ne estis bone konataj, tamen post multaj jaroj Ding Wu el la bando Fuxi fariĝis unu el la plej influaj kantistoj en Ĉinio; kaj la bando Qiheban faris kantiston Cui Jian plej populara kaj senrivala. Nun li estas nomata "la unua voĉo de ĉina rokmuziko". Ambaŭ ankoraŭ aktivas nun.

 

    En la jaro 1983 en Pekino madagaskarano Eddie kaj kelkaj aliaj fremdlandanoj fondis la bandon Kontinento. Tiu ĉi bando helpis la populariĝon de rokmuziko en Ĉinio. Eddie poste fariĝis ĉefgitaristo de la bando de Cui Jian, kaj lia partopreno aldonis ritman viglecon al maldelikataj melodioj de Cui Jian.

 

    Alia menciinda bando tiutempe estas Leviĝpupeto konsistanta el Ding Wu, Zang Tianshuo kaj aliaj. Ĝi estas la unua ĉina bando, kiu ludis modernan muzikon per elektronikaj instrumentoj, kaj ili estas versence la fondintoj de rokmuziko en la ĉina ĉeftero. Kantisto Ding Wu fariĝis unu el la plej influaj rokkantistoj en Ĉinio.

 


Ding Wu en koncerto 

 

    La menciitaj bandoj aktivis en multaj universitatoj en Pekino kaj estis tre ŝatataj de lernantoj. Ilia ludo ege emociis la junularon.

 

    Vespere de la 16a de aprilo 1985 fanoj vice atendis ĉe giĉetoj de la Laborista Stadiono de Pekino por akiri biletojn de la koncerto de la brita bando Wham en la sekva mateno. Rokmuzika komentariisto Huang Liaoyuan rememoris, ke "la koncerto, tute malsama ol la antaŭaj, injektis tonikon al la ĉina rokmuziko."

 


Brita bando Wham 

 

    Huang Liaoyuan estas la plej grava historio-komentariisto kaj manaĝero de la ĉina rokmuzikista rondo. En la 1990aj jaroj li redaktis Kronikon de la Ĉina Rokmuziko. En aŭgusto de 2004 li organizis subĉielan muzik-festivalon "Glora Vojo de la Ĉina Rokmuziko" ĉe la piedo de Helan-montaro en nordokcidenta Ĉinio. 18 bandoj ludis en tri tagoj kaj altiris 120 milojn da spektantoj. Huang, maldika kaj malalta, tamen kavalireca, amikiĝis kun diversspecaj homoj. Multaj konataj rokmuzikaj kantistoj, gitaristo, tamburistoj, basistoj, klavaristoj estas liaj amikoj. Li ŝatas spekti iliajn ludojn, drinki kun ili, kaj ankaŭ registris iliajn travivaĵojn.

 


Huang Liaoyuan 

 

    Kresko en stadiono (1986-1993)

 

    La 9a de majo 1986 estis memorenda tago por la ĉina rokmuzikista rondo, ĉar tiutage okazis en la Laborista Stadiono de Pekino "la jaro de monda paco -- koncerto de cent kantistoj". Cui Jian kaj lia bando en militistaj uniformoj popularaj en la 1970aj jaroj kantis la kanton Nenion al Mi. Je la fino de ilia prezento emociitaj spektantoj stariĝis kaj aplaŭdadis. La kanttekstoj de Cui Jian, seriozaj kaj pensigaj, malsamis ol siatempaj popularaj kantoj reflektantaj nur romantikajn enhavojn kaj revojn. Li aŭdace eldiris sentemajn temojn, ekzemple liberecon kaj sekson. Liaj tekstoj vekis la animon de la generacio enplantita de la propagando dum la Granda Kultura Revolucio. Liaj kantoj kun pureco, naturo kaj sincereco estas nekompareblaj eĉ kun tiuj de nunaj kantistoj.

 

    Post nelonge ĉinaj junuloj ludis liajn kantojn per gitaroj en lernejaj dormĉambroj aŭ kafejoj. Cui Jian, kiu naskiĝis en kore-etna familio en la jaro 1961 en Pekino, estas rigardata "patro de la ĉina rokmuziko".

 


Cui Jian en koncerto 

 

    En la fino de 1980aj jaroj aktivis la unuageneraciaj rokbandoj. Nigra Leopardo, Tang-dinastio, ADO, Spiro, Stato... tiuj rokmuzikaj bandoj, ekkonataj preskaŭ samtempe, rapide maturiĝis. En la 17a kaj 18a de februaro 1990 en la Ĉefurba Stadiono okazis "koncerto de moderna muziko de la 1990aj jaroj". Tio povas esti rigardata kiel la unua mejloŝtono en la historio de ĉinaj rokmuzikaj bandoj. Tuj sekve eldoniĝis la libro Panoramo de Rokmuziko redaktita de Huang Liaoyuan. Ĝi estis la unua libro, kiu enkondukis la okcidentan rokmuzikon en la ĉefteron de Ĉinio, kun unu ĉapitro pri la ĉina rokmuziko.

 


Kovrilo de la libro Panoramo de Rokmuziko  

 

    En la jaro 1993 estis respektive eldonitaj individuaj albumoj de tri rokmuzikaj kantistoj He Yong, Dou Wei kaj Zhang Chu, kaj tio faris sensacion en la publiko. La 17an de decembro en la sekva jaro tiuj tri kantistoj kaj la bando Tang-dinastio ludis koncerton en la Hongkonga Stadiono Coliseum, kiu skuis Hongkongon. Tiu koncerto ankaŭ havis netakseblan influon sur la ĉefteron de Ĉinio. Kvankam He Yong kaj Dou Wei iam faris troigan konduton en sia vivo, ilia muziko estas daŭre amata de la fanoj. Zhang Chu vivas tre modestan vivon, tamen li ĉiam estas ŝatata de siaj fanoj.

 


He Yong en Hongkongo 

 

    Maturo dum muzikfestivalo (1994- )

 

    Antaŭ la alveno de la 21a jarcento la ĉina rokmuziko falis en valfundon de la merkato, tamen aktivis popolaj bandoj, kaj diversskolaj bandoj aperis unu post alia. Ĝis la jaro 2000 ĉiuj rokmuzikaj skoloj en la mondo estis troveblaj en Ĉinio. La du skoloj "Metalo" kaj "Punko" alterne dominis la rokmuzikan rondon de Ĉinio en tiu periodo. Bedaŭrinde plejparte malaperis la bandoj komplete prezentantaj siajn proprajn stilojn.

 

    La lastaj tri jaroj en la 20a jarcento estis la transiga periodo de la ĉina rokmuziko. Preskaŭ ĉiuj bandoj aktivaj nuntempe formiĝis en tiu periodo: la bando Malvarmsanga Besto de kantisto Xie Tianxiao, la bando Duamana Rozo de kantisto Liang Long... tiuj bandoj maturiĝis kaj ekaktivis en la 21a jarcento.

 


Liang Long, ĉefkantisto de la bando Duamana Rozo 

 

    En la 21a jarcento ĉina rokmuziko eniris en la epokon de muzikfestivalo. La muzikfestivalo Midi, la muzikfestivalo Neĝmonta, la rokmuzikfestivalo Helan-montara, la muzikfestivalo Moderna Ĉielo, la muzikfestivalo Frago, la muzikfestivalo Okcidenta Lago ktp. rapide disvastiĝas kaj helpas la maturiĝon kaj disvolvadon de la ĉina rokmuziko. Tio markis la floradon de la rokmuziko en Ĉinio.

 


La muzikfestivalo Frago  

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio