Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Arka ponto el la 500-jara arbo en Jiangxi de Ĉinio
2014-09-01


Arka ponto el la 500-jara arbo

 

    La 30-an de aŭgusto informo interesis raportiston: En la vilaĝo Pankeng de Wuyuan-gubernio de la provinco Jiangxi en sudorienta Ĉinio, estas kamforarbo kiu longe vivas de la antikveco ĝis nun, pro la maljuneco ĝi sin kuŝas kiel arka ponto super la rivereto antaŭ la vilaĝo. La lokanoj nomas ĝin per "arba ponto".

 

    La arbo aĝas jam pli ol 500 jarojn, sed ĝi bone verdas ankoraŭ, la vilaĝanoj rigardas ĝin kiel la arban dion en sia vilaĝo. Antaŭe por oportuneco iuj ĉiam transiris la rivereton tra la "arba ponto", kaj nun por ĝin protekti oni ne permesas al homoj treti la arbon.

 

Redaktoroj : Su Yijun kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio