Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Mararmeo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo okazigis surmaran funebran ceremonion de la 120-a Datreveno de la Ĉina-Japana Milito
2014-08-29


En la surmara funebra ceremonio  

 


Xing Guangmei, proparolantino de la Mararmeo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo  

 

    La 26-an de aŭgusto sur la ŝipo n-ro 88 ĉe la kajo de la nova haveno de Weihai, Shandong-provinco de Ĉinio, okazis gazetara konferenco pri la Seminario de la 120-a Datreveno de la Ĉina-Japana Milito en la jaroj 1894 kaj 1895, kaj pri la funebra ceremonio. En la konferenco Xing Guangmei, proparolantino de la Mararmeo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, konigis la tagordon de la seminario kaj la surmara funebra ceremonio kaj rilatajn statojn. La seminario okazas en la 27-a kaj la 28-a de aŭgusto.

 

    Xing Guangmei diris, ke la Ĉina-Japana Milito, kiu eksplodis antaŭ 120 jaroj, interrompis la disvolvan procezon de Ĉinio, profundigis la nacian suferon kaj stimulis vekiĝon de la nacio. En la fono, ke la pozicio de maroj pli kaj pli elstariĝas kaj la sekura situacio sur maroj estas pli kaj pli severa kaj komplika, kaj en la ŝlosila historia momento por konstrui surmaran potencan landon kaj por realigi grandan releviĝon de la ĉina nacio, rememori la malhonoron de la lando kaj tiun de la armeo, funebri pri la oficiroj kaj soldatoj de la Ĉina Armeo, kiuj dediĉis sian vivon por la lando, repensi la historian lecionon profundan kaj amaran havas gravan realan signifon kaj profundan historian signifon por konstruado kaj disvolvado de la popola mararmeo.

 

    Dum la seminario, gvidantoj, fakuloj kaj erudiciuloj, kiuj okupiĝas pri esplorado de la Ĉina-Japana Milito, diskutis pri la fono de la milito, strategia politiko pri milito, rilataj aferoj pri surmara kaj tera bataloj, la kaŭzo de malvenko de la milito kaj pri ĝia inspiro. La 27-an de aŭgusto la Ĉina Mararmeo aranĝis funebran ceremonion sur maro proksime al Weihai.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio