Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Validiĝis batalhalto inter Palestino kaj Israelo
2014-08-29


La 25an de aŭgusto israelaj soldatoj ripozis sur batalejo ĉe la limo kun Gazao.  

 

    La 26an de aŭgusto Palestino kaj Israelo atingis interkonsenton pri batalhalto danke al la mediacio de Egiptio, kaj la interkonsento validiĝis je la 19a horo tiutage.

 

    Proparolanto de israela ĉefministro Benjamin Netanjahu deklaris tiuvespere, ke Israelo akceptis la batalhalton proponitan de Egiptio. Li diris ankaŭ, ke nur post kiam "teroratako" tute ĉesos en Gazao, Israelo komencos nerektan intertrakton kun Pakistano pri la estonteco de Gazao.

 

    Palestina prezidento Mahmud Abbas anoncis, ke Palestino kaj Israelo akordiĝis pri batalhalto sub la mediacio de Egiptio, kaj longtempa batalhalto en Gazao efektiviĝis je la 19a horo tiutage. Abbas dankis Egiption pro ĝiaj longtempaj klopodoj. Li diris, ke la gazaa popolo spertis tri militojn kaj bezonas multajn helpojn, kaj ke Palestino kunordigos siajn partnerolandojn kaj la internacian komunumon por rapidigi la paŝojn de helpado al Gazao.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio