Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio kaj Rusio kune okazigis ekzercon kontraŭ terorismo
2014-08-28


Soldatoj en inspektado de aŭtoj tra la landlimo 

 


En la ekzercado soldatoj subite batalas kontraŭ aŭtoj de krimulo-suspektantoj.  

 

    La 26-an de aŭgusto en la landlimo de la du lando, la ĉina kaj rusa departementoj de landlima defendo kunlabore organizigis la ekzercon "Oriento-2014" por kontraŭigi terorismon kaj trakti konflikton.

 

    Oni supozis, ke krimulo-suspektantoj, kiuj faris perfortan kaj terorisman atakon en Ĉinio, volis forkuri tra la landlima haveno Manzhouli-Zabaikalsk inter la du landoj. Sur bazo de la supozo, oni havis ekzercojn pri informa komunikado, komuna preno de decidado kaj kaptado de krimulo-suspektantoj tra la landlimo. Plie, en la ekzercado, oni praktigis ankaŭ la kapablon por trakti situaciojn de ostaĝo-preno, kontraŭleĝa transportado de armiloj, veturado tra la landlimo per aŭto kaj transdonado trans landlimo.

 

    Ankaŭ kontraŭ-terorismaj ekipaĵoj, ekzemple videbla sistemo de remota direkto, satelita aŭto kaj 3G-sistemo estis uzataj en la ekzercado.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio