Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La ĉina virina futbala teamo ĉampioniĝis en la Nankinaj Junularaj Olimpikoj
2014-08-28


Ĉinaj futbalistinoj post la konkurso  

 


Ĉinaj futbalistinoj en premiodona ceremonio  

 

    Vespere de la 26-a de aŭgusto la ĉina virina futbala teamo venkis la venezuelan en la finalo de la Virina Futbala Konkurso dum la Nankinaj Junularaj Olimpikoj kaj gajnis la ĉampionecon. La meksikia teamo venkis la slovakian kaj gajnis la bronzan medalon. Antaŭ tio la ĉina teamo eniĝis en la finalon post venko de la slovakia en la duonfinalo.

 

    Je la 20-a horo kaj 45 minutoj la konkurso komenciĝis. Je la 4-a minuto post komenco de la konkurso la ĉina teamo kreis ŝancon por ŝoti, sed ne sukcesis. Post 6 minutoj ĉina futbalistino Wan Wenting sukcese ŝotis per la kapo. 9 minutojn poste ĉina Xie Qiwen sukcesis en la ŝoto. Antaŭ finiĝo de la unua duono de la konkurso Ma Xiaolan sukcese ŝotis.

 

    Je la 4-a minuto de la dua duono de la konkurso ĉina Zhang Jia akiris unu poenton per ŝoto en la golej-areo. Dum kelkaj minutoj antaŭ finiĝo de la konkurso ankaŭ Wu Xi akiris unu poenton. Finfine la ĉina teamo venkis la venezuelan per 5 kontraŭ 0 kaj gajnis la oran medalon de la Virina Futbala Konkurso de la Nankinaj Junularaj Olimpikoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio