Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La monto Lushan
2014-08-27

de YAN PING

 

    La monto Lushan situas en la norda parto de la provinco Jiangxi en suda Ĉinio, ĉe la lago Boyang en la suda bordo de Yangzi-rivero. La monto famiĝas pro sia grandiozeco, bizareco, kruteco kaj beleco; oni diras ke ĝia kuriozeco estas la unua de la mondo. Kun la ekstera formo simila al ovo, ĝi longas je 25 kilometroj, larĝas je 10 kilometroj kaj areas je ĉirkaŭ 280 kvadrataj kilometroj. Sur ĝi estas pli ol 90 pintoj kiuj kvazaŭ faldebla ekranego gardas la nordan pordon de la provinco.

 

    La majestaj montpintoj kun verdaj arboj, kaskadoj kun arĝente ŝprucanta akvo, nubomaro ŝanĝiĝema kaj konstruaĵoj elegantaj...ĉiuj prezentas la ĉarmon de la monto. La monto kiel fama vidindejo kaj somerumejo allogas turistojn en- kaj eksterlandajn per sia agrabla vetero en varma somero.

 

    La averaĝa alteco de la montpintoj estas pli ol 1 000 metroj, el kiuj la plej alta pinto Hanyang havas altecon de 1 474 metroj. La monto Lushan estas dense kovrita de arbaro, kaj sube ĉirkaŭita de lagoj. Krom tio, ankaŭ ofta pluvado humidigas la aeron, kaj kaŭzas la grandan diferencon de someraj temperaturoj inter la montsupro kaj la montpiedo. Somere, kiam varmego regas en la baseno de la lago Boyang, kie la plej alta temperaturo povas superi 39℃, la averaĝa temperaturo sur la monto estas nur ĉirkaŭ 22.6℃, matene kaj vespere inter 15~20℃.

 

    En la jaro 1996 la monto estis enlistigita en la nomliston de la mondaj heredaĵoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

     8   9   10   11   12   13  


(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio