Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Estos riparita la ruino de la defenda batalo de la tenejo Sihang en Ŝanhajo
2014-08-27


Komenciĝos la riparado de la tenejo Sihang  

 

    La 25-an de aŭgusto, oni komencis ripari la ruinon de la defenda batalo okazinta en la tenejo Sihang, kiu estos pligrandigita kaj remetita en la originan staton.

 

    Okazis la defenda batalo de la 26-a de oktobro ĝis la 1-a de novembro de 1937, rimarkante finiĝon de la tre grava batalo "Songhu" en la kontraŭ-japana rezistmilito. Ĉar estis nur rivero inter la tenejo kaj la Ŝanhaja Internacia Koncesio, la tuta mondo povis vidi la Rezistmiliton de Ĉinio kontraŭ Japanio. Ĉinaj soldatoj en tiu ĉi batalo estis nomitaj "okcent herooj" pro ilia forta rezistado al la japanaj trupoj kaj ŝirmado de la ĉinaj trupoj. Tiu sukceso tre kuraĝigis la ĉinajn soldatojn.

 

    Ŝanhajo jam komencis ripari ĉiun ruinon de la rezistmilito en la tuta urbo.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio