Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Gvineo: ĉinaj materialoj efike helpis Gvineon batali kontraŭ la epidemio Ebola
2014-08-27


Ĉinaj fakuloj pri higieno en Gvineo  

 

    La 23-an de aŭgusto akceptante intervjuon de ĉina raportisto, Mustafa Sano, gvinea ministro pri internacia kunlaboro, diris, ke la materialoj donitaj de Ĉinio efike helpis Gvineon en la batalo kontraŭ la epidemio Ebola kaj nun estas sub regado la epidemio en Gvineo.

 

    Mustafa Sano diris, ke Gvineo uzas medicinajn materialojn donitajn de Ĉinio kuraci konfirmitajn malsanulojn. Tiuj materialoj ankaŭ bone helpis kuracistojn kaj flegistojn de Gvineo eviti infektiĝon de la viruso Ebola. Post venko de la epidemio kelkaj materialoj estos daŭre uzeblaj.

 

    Li diris: "Ni dankas Ĉinion pro ĝia helpo dum tiam, kiam aliaj landoj ne volas kontaktiĝi kun ni. Tio estas tre grava por Gvineo kaj por ĝia popolo. En la malfacila momento de Gvineo la faro de Ĉinio montris la profundan amikecon inter la ĉina kaj gvinea popoloj."

 

    Ĉi-monate la ĉina registaro liveris al Gvineo, Liberio kaj Siera-Leono materialojn en valoro de 30 milionoj da juanoj por helpi ilin batali kontraŭ la epidemio Ebola kaj sendis al la tri landoj fakulojn pri publika higieno.

 

    Laŭ informo de la Monda Sana Organizo, ĝis la 20-a de aŭgusto en Gvineo, Liberio, Siera-Leono kaj Niĝerio estis 2 615 konfirmitaj malsanuloj, suspektitaj malsanuloj kaj eble infektitaj malsanuloj, kaj mortis 1 427 viktimoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

图 说:

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio