Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Glac-sitela defio por ALS-malsanuloj
2014-08-26


Partoprenantoj de glac-sitela defio  

 

    La 24an de aŭgusto en Nanchang, ĉefurbo de la provinco Jiangxi en sudorienta Ĉinio, ĉirkaŭ cent retumantoj lanĉis glaci-sitelan defion por la fratoj Cao, kiuj estis trafitaj de la malsano atrofia latera sklerozo (ALS). La retumantoj venis el diversaj rondoj. La kolektitaj dek mil juanoj estos senprokraste donacitaj al la fratoj.

 

    ALS, konata ankaŭ kiel malsano Lou Gehrig, estas progresema kaj fatala. La muskoloj de la pacientoj malfortiĝas kaj atrofiiĝas. Fine la cerbo tute perdas la kapablon kontroli libervolan movadon.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio