Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Konfucea Instituto estu marko de ĉinlingva instruado en la Korea Respubliko
2014-08-25

de CHEN SHANGWEN

 

    La 3-an de julio, okaze de la vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al la Korea Respubliko, Yu Zaixing, direktoro de la Konfucea Instituto en Seulo, akceptis intervjuon de ĉina raportisto. Li diris, ke la du landoj, Ĉinio kaj la Korea Respubliko, estas proksimaj unu al la alia, kaj iliaj popoloj estas intimaj. Depost la stariĝo de la diplomatiaj rilatoj, la du landoj akiris rimarkindajn fruktojn en diversaj kampoj, precipe en la kultura. En Ĉinio, pli kaj pli multaj universitatoj okazigas instruadon de la korea lingvo, kaj multiĝas la lernantoj de tiu lingvo. Dume, la ĉinlingva edukado salte disvolviĝas en la Korea Respubliko, pli ol cent universitatoj establis ĉinlingvajn fakojn, kaj la nombro de la lernantoj superis 200 mil. Lee Choong Yang, honora profesoro de la Korea Universitato, klopodas por la disvastiĝo de la ĉina lingvo en sia lando kaj por la akcelo de la lingva kaj kultura interŝanĝoj inter la du landoj, kaj pro tio li ricevis la premion "Amikeco por Lingvo kaj Kulturo de Ĉinio" en la jaro 2003.

 


En 2004 fondiĝis la unua Konfucea Instituto en Seulo. 

 

    En novembro de 2004, la unua Konfucea Instituto naskiĝis en Seulo, ĉefurbo de la Korea Respubliko.Yu Zaixing diris, ke en la pasintaj 10 jaroj, la instituto plenforte laboris por disvastigi la ĉinajn lingvon kaj kulturon sur la bazo de la eduka realo de Koreio laŭ la kapabloj de lernantoj. La instituto ankaŭ ĉiujare helpas la elektan konkurson de "Ĉinlingva Ponto". En 2012, Song Jio, la reprezentanto de la korea delegacio, gajnis la finan ĉampionecon de tiujara konkurso.

 


Lernantoj de la instituo prezentas programeron. 

 

    Yu Zaixing diris, ke dum la pasintaj 10 jaroj, la instituto jam fariĝis grava fenestro kaj ponto por la kultura interŝanĝado de la du landoj. Ĝi jam fariĝis fama marko de ĉinlingva instruado en la Korea Respubliko, ĝi senhalte kulturas spertulojn kiuj bone regas la ĉinan lingvon kaj konas la ĉinan kulturon, kaj ĝi ankaŭ funkcias kiel ponto de kontaktiĝo de la dulandaj popolanoj. Li esperas, ke daŭros la dulandaj interŝanĝoj kaj bonaj rilatoj, kaj disvolviĝos la amikeco de la dulandaj popoloj kaj la strategiaj partneraj rilatoj de la du flankoj.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio