Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Forpasis Pedro Pablo Lamas Díaz
2014-08-22

    Pedro Pablo Lamas Díaz, Honora Membro de UEA, naskiĝinta la 18-an de oktobro 1929 en Ciego de Ávila (Kubo), forpasis la 17-an de julio en sia hejmurbo.

 

    La unuaj kontaktoj de s-ro Lamas Diaz kun Esperanto okazis en 1948, sed li vere esperantistiĝis en 1962, kiam li instruis en komerca lernejo. Ekde tiam li senĉese agadis por la disvastigo de Esperanto en Kubo, lerte uzante plurajn rimedojn kiel ekz. radioelsendojn, gazetaron, instruadon kaj ankaŭ personajn intervenojn ĉe la Ministerio pri Edukado. El tiu agado rezultis la fondo de la nuna Kuba Esperanto-Asocio.

 

    Lamas Diaz estis peranto de UEA de 1971 ĝis 1974. Li kunlaboris kun ILEI kaj flegis la disvastiĝantan movadon en sia provinco. Li posedis vastan Esperanto-bibliotekon, kiun li disponigis ankaŭ al aliaj. Decembre 1987 li partoprenis la unuan kongreson de Kuba Esperanto-Asocio, en kiu oni nomis lin Honora Membro de KEA pro liaj meritoj al la movado en sia lando. En la 75-a Universala Kongreso en Havano (1990) li fariĝis ankaŭ Honora Membro de UEA.

 

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio