La monto Wulingshan |
2014-08-21 |
de HE HE
La monto Wulingshan estas ŝtatnivela naturkonservejo de Ĉinio. Ĝi situas en la gubernio Xinglong de la provinco Hebei de norda Ĉinio kun totala areo de 142.47 kvadrataj kilometroj.Ĝi alta je 2118 metroj havas humidan musonon, jaran meznombran temperaturon de 7.6 centigradoj. Tie la klimato estas agrabla kaj akvofonto riĉa.
Akvo estas la animo de la monto, ĝi ĉie videblas de montpinto ĝis montpiedo. La akvo de fontoj fluas, krevigas krutaĵojn kaj ŝprucas el rokoj. Printempe la klara akvo trairas inter floroj, somere lantas en arba ombro, aŭtune saltas en kolorriĉa arbaro kaj vintre silentas en glacia mito.
La riĉaj mineraloj kaj oligoelementoj de la monto, kun la aromo de diversaj herboj, penetriĝas en la akvon, kiu refreŝigas la trinkantojn kaj kies bongusto longe restas en la buŝo.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|