Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Assange forveturos el la ambasadorejo de Ekvadoro
2014-08-20


Assange respondas demandojn de amaskomunikiloj.  

 

    Julian Paul Assange, fondinto de WikiLeaks, kaŝinta sin en la ambasadorejo de Ekvadoro en Britio, deklaris en la 18-a de aŭgusto, ke li foriros el la ambasadorejo, kie li kaŝis sin dum pli ol du jaroj. Assange estis konsiderita kiel la fondinto, ĉefredaktoro kaj direktoro de WikiLeaks, kiu estis fondita en decembro de 2006. Tiu organizo kaŭzis multe da diskutado ĉar ĝi publikigis konfidencajn dokumentojn. Oponantoj opiniis, ke tiu agado malkaŝis konfidencan informon, defiis la sekurecon de la lando kaj havis malbonan influon al la eksterlandaj aferoj. Assange estis kaptita en Britio pri seksatenco. Poste li aplikis azilon al la ambasadorejo de Ekvadoro en Britio. Nun li estas malsana je la koro, la pulmoj kaj je la sanga premo pro manko de vitamino D.

 

    Laŭ informo, se la brita registaro obeis la promeson, Assange foriros el la ambasadorejo. Sed nun, proparolanto de la eksterafera ministerio de Britio diris, ke ili neniam ŝanĝos sian sintenon.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio