Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Malfermiĝis nova navigada linio inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko
2014-08-19


La ĉina transporta ŝipo 

 


Kunfotiĝo de ĉinaj pasaĝeroj kun laborantoj de la ŝipo  

 

   La 16-an de aŭgusto estis lanĉita la ĉina transporta ŝipo "Zhonghua Taishan (Ĉina Taishan-monto)" el la haveno Yantai de la provinco Shandong en orienta Ĉinio al la haveno Incheon de la Korea Respubliko. La ekfunkciigo de la ŝipo signifas la komencon de la ĉina entrepreno memstare administri internaciajn transportajn ŝipojn. Pli ol 900 pasaĝeroj spertis la 5-tagan vojaĝon en Koreio sur ĉi tiu ŝipo.

 

    La ŝipo kun la totala longeco je pli ol 180 metroj havas la kvanton de 24.5 mil tunoj, posedas pli ol 400 luksajn ĉambrojn kaj estas ekipita per teatrejo, naĝejo, sunumejo, sportĉambro, diversaj manĝejoj kaj aliaj distraj aranĝoj. La ŝipo okazigos sian navigadon en la aziaj landoj ĉirkaŭ Ĉinio.

 

    Laŭ statistiko, la nombro de ĉinoj kiuj vojaĝas trans landlimo per la ŝipo atingis 570 mil en la jaro 2013 kaj en la jaro 2005 la nombro estis nur kelkaj miloj, kaj en la kuranta jaro ĝi eble superos 700 mil.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio