Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
99a Universala Kongreso de Esperanto
2014-08-14

Teksto de Jukka Pietiläinen kaj fotoj de Stanislav Belov

 


La kongresejo 

 

    La 99a Universala kongreso de Esperanto, okazinta en Bonaero de la 26a de julio ĝis 2a de aŭgusto, estis kongreso de ekstremoj. Unue ĝi estis tre malgranda, nur 706 registritaj aliĝintoj, kiun nombron subis nur la kongresoj en 1905, 1910, 1915 kaj 1920, do antaŭ tre longe. Mankis multaj konataj figuroj, kiuj kutimas umi en kongresoj lastatempaj: Humphrey Tonkin, Renato Corsetti (kvankam ili aliĝis), Michaela Lipari, menciante nur kelkajn. La longa vojaĝo (jes, iom laciga) eble fortimigis multajn. Tamen lokaj kostoj estis malpli altaj ol en multaj eŭropaj kongresurboj. Kompense ĉeestis multaj latinamerikanoj, kiuj donis ian apartan guston. La angla ne estis multe parolata ekster la plej luksaj hoteloj, do, mi provis travivi per la hispana kaj eĉ ne multe provis per la angla. Krome, laŭ diskutoj postkongresaj en Fejsbuko, grandan parton de kongresanoj trafis kongresa gripo, ja en Argentino estis vintro kun tiuepokaj malsanoj.

 

    Malgraŭ la malgrandeco de la kongreso la aferoj okazis en tri ĉefaj ejoj. La ĉefa kongresejo Panamericano estis tipe luksa hotelo kun funkciantaj ejoj. Movada foiro okazis en alia hotelo kaj multaj solenaĵoj kaj kulturaj prezentadoj en la teatro Metropolitan. Kontrolado de eniroj estis eĉ pli strikta ol kutime: necesis apartaj biletoj por eventoj en Metropolitan, krome la biletoj por la fermo estis haveblaj nur en la dua duono de la semajno. Tamen la ejoj estis taŭge elektitaj, tiel ke senteblis, ke ili estas plenaj, kaj foje eĉ mankis lokoj.

 

    La urbo mem similas iomete la diversajn mez-orienteŭropajn ĉefurbojn, aŭ eble Ruslandon en la 1990aj jaroj: unuflanke pompaj klasikstilaj konstruaĵoj de antaŭ jarcento, kelkloke tute pompaj modernaj vitraj ĉielskrabantoj kaj ankaŭ signoj de ekonomiaj problemoj, homoj dormantaj surstrate, truoj en balustradoj. Kaj en turismaj lokoj daŭra kriado de monŝanĝemuloj, pli bona kurzo sed ankaŭ risko ricevi falsan monon. Dum la kongresa semajno la Argentina ŝtato estis deklarita nepagipova rilate siajn eksterlandajn ŝuldojn, sed tio neniel videblis surstrate; manifestacioj, jes, certe, sed ili okazis konstante pri ajna temo. Eble pro malbona ekonomia situacio ne okazis urbestra akcepto. Mankis ankaŭ aliaj kutimaj programeroj, i. a. plene forgesiĝis programero pri la belartaj konkursoj, nu, ne ĉeestis multaj el la gajnintoj (la nomoj estis legitaj dum la fermo).

 

    Necesis improvizi en pluraj aliaj programeroj. Aŭkcio ja okazis malgraŭ manko de la aŭkciisto Tonkin. La rezervaj kandidatoj Mark Fettes kaj José Antonio Vergara malfeliĉe interkonsentis samtempe ĉeesti en kunsido, kaj rezultis, ke Osmo Buller devis aŭkcii. Malgraŭ sia senkulpigo, ke kiel finno li ne povas fari similajn piroteknikaĵojn kiel Humphrey, la aŭkcio tamen pasis tre bone. La plej multekosta kaj dezirata ŝajnis esti la aliĝnumero unu por la venontjara kongreso, kiun gajnis Synnöve Mynttinen el Finnlando, kiu tamen donacis ĝin al la prezidanto de la LKK de la venonta UK.

 

    Nu, ne mankis emociaj momentoj. La inaŭgura parolo de Mark Fettes estis tute brila, same emocia la akcepto de la kongresa flago fare de la LKK-prezidanto de la 100a UK, kaj la monda premiero de la serba filmo Laŭ la spuroj de Tibor Sekelj (kun Esperantaj subtitoloj), kiun filmis du serbaj filmistoj en Suda Ameriko vizitante lokojn, kie Sekelj vizitis. Por sportemuloj io tute nova estis la organizo de futbalmatĉo de rapide kunmetita Esperanta teamo kontraŭ armen-devena argentina teamo. Nu, ĉar la Esperanta teamo apenaŭ provludis, la rezulto estis 8-3 por la armena teamo.

 

 

    Francisco Veuthey, nederlanda argentinano, al kiu oni atribuis la unuan ideon okazigi la kongreson en Bonaero, prelegis pri la historio de Argentino miksante la erojn el sia familia historio kun la historio de la lando. Nu, historio ne estas facila afero, kio rimarkeblis en komentoj de preleganto pri eventulaj aliaj opinioj de ĉeestantaj argentinanoj, aŭ ke kiam preleganto diris ke Britio atakis Argentinon dufoje, el la publiko iu kriis: tri.

 

    Preskaŭ mankis kritiko ĉe kutimaj "plendokunsidoj" Estraro respondas kaj Centra Oficejo respondas. Ŝajnas ke la membraro, aŭ almenaŭ tiu parto, kiu venis al Bonaero, havas grandajn esperojn kun la nuna estraro de Mark Fettes. La prezidanto mem konstatis, ke ne ĉio iris tiel bone kiel planite: Konsilio, kiu estis planita por helpi estraron, ne funkciis laŭ deziroj, estraraj teamoj ŝajnas funkcii malpli bone ol individuaj estraranoj, almenaŭ se pensi pri la malfruo de la jarraporto, kio ne okazis eĉ en jaroj, kiam la asocio estis multe pli kriza ol nun. La tuta agadkampo estas reformulita kaj aspektas iom malsama ol antaŭe, ekzemple, la loko de kulturo, almenaŭ se paroli pri libroj, restas en la nova strukturo de konsciigo, kapabligo, komunumo iom neklara. Aperis kritikoj, ke tradiciaj kaj sukcesaj agadkampoj kaj kongresaj programeroj forfalas dum atenton prenas novaj agadoj, ĉu same sukcesaj?

 


La kongresa libroservo 

 

    En movada flanko la plej grava novaĵo estis ke la komitato akceptis post multjara diskutado la regularon por reta voĉdonado, kiu ebligos al la komitatanoj voĉdoni rete kaj ne nur en kunsidoj dum UK. Ĉu el tio realiĝos pli bona konsultado de estraro kun la komitato, videblos ene de kelkaj jaroj?

 

    Ankaŭ la kongresaj tagoj ricevis novajn nomojn surbaze de la nova laborplano: tago de konsciigo, tago de kapabligo, tago de komunumo kaj tago de kunordigo. Tamen, ĉe la programero Tago de kapabligo iu skribis la afiŝon Tago de lernejo. Longaj tradicioj malaperas malrapide. IKU-prelegoj fokusiĝis al tre diversaj temoj de lingva justeco al pliacigido de oceanoj, sed IKU-libro aperis en inversigita paĝordo, tiel ke la paĝo unu estis ĉe la fino.

 

    La ĉefa kritiko tamen venis ĉe la programero Legantoj de "Esperanto", kie la nova redaktoro Fabricio Valle longe klarigis sian eksperimentadon kun la tradicia revuo. Temis pri kritiko pro tro malgrandaj literoj. Valle promesis korekti multajn aliajn aferojn, ekzemple tro akrajn kolorajn fonojn ĉe tekstoj, sed ne la grandecon de literoj. Valle eksperimentis siajn kapablojn ankaŭ kiel redaktoro de la Kongresa Kuriero, kiu tamen fariĝis nur dupaĝa. Nu, ne nepre pro la malgrandeco de la kongreso, sed pro maltalenteco de la redaktoro, kiu esperis, ke venos amase materialoj, sed mem fakte verkis tre malmulte. Laŭ la kritiko aperinta en la Kuriero mem temas pri kurieroj "sensukaj, seninteresaj kaj malprofesie produktitaj", tamen ne nur rilate la kurieron de Bonaero sed ankaŭ ĝenerale.

 

(el La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2014/08/bonaero-3/)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio