Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nova epoko de Hyundai
2014-08-14

de JIAFENG

 

    La Pekina Aŭtokompanio Hyundai estis starigita kunlabore de la ĉina kaj korea entreprenoj. Dum la pasintaj 12 jaroj ĝi helpis la tutmondiĝon de la aŭtoj de la marko Hyundai kiel la ŝlosila motoro, kaj ankaŭ pozitive funkciis por la komerca kunlaborado inter la du landoj.

 

    La kreskado

 


La Pekina Aŭtokompanio Hyundai 

 

    La totala nombro de la venditaj aŭtoj de la Pekina Aŭtokompanio Hyundai superis 5 500 milojn depost ĝia naskiĝo en 2002. Dum tre mallonga tempodaŭro, ĝi rapide enviciĝis inter la unuaj aŭto-entreprenoj de Ĉinio.

 

    En 2011, la produkta kvanto de la aŭtoj de Hyundai atingis 3 milionojn. Per tio la kompanio sukcese realigis sian unuan salton. Ĝis tiam ĝia ĉefa celo estis forvendo de produktaĵoj por okupi pli grandan proporcion en la merkato. Nun estas por la kompanio tempo por pli alta strategia disvolvo. Do la kompanio komencis perfektigi sian markon fiksante tion kiel la celon por la dua salto.

 

    Decembre de 2013, la kompanio vendis sian 5-milionan aŭton kaj la jara vendkvanto de la aŭtoj atingis 1.03 milionon, kaj pro tio ĝi fariĝis la tria aŭto-entrepreno kiu produktis kaj sukcese vendis milionon da aŭtoj de la sola marko post la du kompanioj Ŝanhaja Volkswagen kaj Faw-Volkswagen. Por la kompanio, tio estis mejloŝtona progreso.

 

    En la fino de 2013, la kompanio publikigis sian novan strategion por sia marko: "De Hyundai* al futuro". Tio markis, ke la kompanio eniras en novan epokon por ĉiuflanke kaj rapide evoluigi sian markon.

 

    "De Hyundai al futuro"

 


Produkta linio en la dua fabriko de la kompanio 

 

    Sub la gvido de la menciita strategio, la marko restas nun la plej grava por la kompanio en la kuranta jaro. Ĉi-jare, la kompanio plimultigos la kvanton de la aŭto D+S ĝis 45% inter la produktaĵoj, kaj tio estos granda paŝo por la altniveligo de la marko.

 

    Ankaŭ la enkonduko de novtipaj aŭtoj estas tasko por la kompanio. En 2014 ĝi daŭrigos sian zorgon al la kampo de SUV kaj produktos la aŭton ix25 kiu povas ĉiflanke grandigi la gravecon de la kompanio.

 

    Estonte, pri la desegnado de aŭtoj, la kompanio levos la konceptojn "fluida skulpto" kaj "ŝtorma pinto" alte taksatajn en la koncernaj rondoj al la formo de "fluida 2.0", kaj aplikos ĝin sur la novajn aŭtojn ĉi-jare por krei la apartan "genon" de sia marko.

 

    Pri la kvalito, la kompanio pluapaŝe cementos la "kvaliton de Hyundai" kaj evoluigos sian markon sur la bazo de sia ĉampioneco en la ĉi-jara IQS-vico (por la entreprenoj investitaj de aliaj landoj). En la estonteco, ĝi enkondukos kompundajn movfortajn aǔtojn kaj nov-energiajn veturilojn, kiuj povu por la celoj mediprotektaj altigi la brul-efikecon de fuelo aŭ benzino, kaj daŭre perfektigos la sekurecan teknologion.

 

    Retrorigardante la historion de la kompanio, oni povas vidi, ke ĝi estis pelita antaŭen unue de la prezo, due de la kvalito, kaj nun de la marko. Tio donas atentindan modelon por la disvolviĝo de koncernaj entreprenoj antaŭeniĝi de malforta al forta. Dume la kompanio volas fari pli da kontribuoj al la ekonomiaj kunlaboroj inter Ĉinio kaj la Korea Respubliko.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

    *Hyundai en la ĉina lingvo havas du sencojn "moderneco" kaj "nuntempo".

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio