Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Merkatigo de kredit-esploro en Ĉinio
2014-08-12

de ZHANG SHUANG

 

    Post kiam la ĉina registaro publikigis en decembro de 2013 la "Administradajn rimedojn por kredit-esploraj institucioj", Ĉinio permesis starigon de merkato-orientita institucio por persona kredito-esploro. Ekde aprilo de la kuranta jaro diverslokaj branĉoj sub la Popola Banko de Ĉinio komencis akcepti petojn pri permesiloj de persona kredit-esploro. Laŭ informo, entute 20 entreprenoj faris peton kaj fine nur 4 aŭ 5 el ili povis ricevi la permesilon. La merkatigo de la esploro pri kredito en la lando rompos la superregadon de la Popola Banko de Ĉinio en la kampo de kredito. Ĝi kreos por la financaj aferoj de Ĉinio pli bonajn kondiĉojn por subteni la realan ekonomion, pliigi konsumadon kaj plialtigi enlandan postuladon.

 


La ĉefsidejo de la Popola Banko de Ĉinio en Pekino  

 

    Favoreco por la financado de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj

 

    Dum longa tempo mezaj kaj malgrandaj entreprenoj de Ĉinio malfacile akiris por si monprunton de banko. Tio estas ĉiam malfacila problemo en la ekonomia reformado de Ĉinio, tial la merkatigo de la ĉina kredit-esploro estas tre grava por la financado de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj de la lando. Datumoj donitaj de la Popola Banko de Ĉinio montras, ke en aprilo de la kuranta jaro la pruntoj de RMB kreskis je 3 790 miliardoj da juanoj kaj pliiĝis je 241.3 miliardoj da juanoj kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinteco, sed tio ne inkluzivas la monpruntojn de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj. Kun profundiĝo de la reformado de Ĉinio kaj vizaĝe al la premo alportata de la ekonomia kreskado, malgrandaj entreprenoj fariĝas freŝa forto en la periodo kiam reguliĝas la ekonomia modelo de Ĉinio.

 

    En la pasinteco, malgrandaj entreprenoj plendis pro tro da malfaciloj en monprunto, dum bankoj veis, ke mankas al ili taŭgaj entreprenoj, al kiuj ili povas pruntedoni monon. En tio kuŝas multaj kialoj, sed la plej baza kialo estas, ke informoj pri kredito ne estas sufiĉaj, kaj tiele bankoj havis grandan riskon en investado. Sub tiaj cirkonstancoj, kelkaj el la institucioj pri kredit-esploro, kiel la departemento pri datumoj de la Alibaba Korporacio, povas koni pri la reala situacio de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj kaj liveras datumajn informojn al la bankoj kiel gravajn referencojn por la bankoj dum pruntedonado de mono. Sendube tio estas granda helpo por mezaj kaj malgrandaj entreprenoj en financado.

 

    En Ĉinio pli ol 90% da entreprenoj estas mezaj kaj malgrandaj. S-ro Ma Yun (Jack Ma), prezidanto de la Alibaba Korporacio, diris, ke la espero de Ĉinio kuŝas en evoluo de malgrandaj entreprenoj.

 


Ma Yun (Jack Ma), prezidanto de la Alibaba Korporacio  

 

    De la komenco de sia naskiĝo en la jaro 1999, la Alibaba Korporacio konsciis ke la elektronika komercado daŭrigeble vivos nepre de la fidindeco. Pere de sia platformo de elektronika komercado, Alibaba amasigis multajn informojn pri persona kredito, tiel ke ĝi povas precize juĝi, al kiuj malgrandaj entreprenoj ĝi povas pruntedoni monon. Alibaba pionire starigis en Ĉinio kompletan elektronikan komercadon, inkl. de la sistemo pri kredita taksado, la sistemo pri kredita datumaro kaj la sistemo pri fidindeco de la elektronika komercado, tio povas helpi efektive malfortigi limigon de bankoj pro riskoj kaj kostoj en la pruntedono de mono. Komence de la jaro 2007, Alibaba helpis al malgrandaj entreprenoj akiri el bankoj malgrandan prunteprenon je malpli ol 500 mil juanoj. En la jaro 2008, Alibaba kaj la Banko de Ĉina Konstruo kune decidis lanĉi novan pruntedonon kun malmultaj interezoj sen hipoteka kredito al mezaj kaj malgrandaj entreprenoj. D-ro Muhammad Yunus, kiu pro kreo de la banko Grameen havas la renomon "bankisto por malriĉuloj", donas grandan atenton al la pruntedonaj rimedoj de Alibaba al malgrandaj entreprenoj, kaj foje kune kun Ma Yun (Jack Ma), prezidanto de la Alibaba Korporacio, diskutis pri nova modelo de pruntedono sur interreto.

 


En la centro de malgranda negoco de la Banko de Ĉina Konstruo (CCB)  

 


D-ro Muhammad Yunus  

 

    Se Alibaba akiris la kredit-esploran licencon, tio signifas, ke tiu ĉi kompanio de elektronika komercado ĝisdatiĝis al la financa sektoro. Tio helpos al Alibaba en pliigo de la skalo de sia pruntedono al malgrandaj entreprenoj en Ĉinio.

 

    Granda spaco por merkato

 

    En Ĉinio kun grandnombra loĝantaro, la kredit-esplora merkato havas tre belan disvolvan perspektivon. Antaŭ ol larĝe malfermi merkaton jam ekzistas en Ĉinio la streĉa konkurenco de la kredit-esplora industrio. Post la lanĉo de la politiko prospere floros pluraj kredit-esploraj agentejoj.

 

    La kredit-esplora sistemo de la Popola Banko de Ĉinio estas tre malforta. Laŭ ties plej freŝa datumo, ĝis nun la kredit-esplora sistemo kolektis entute 840 milionojn da homoj, el kiuj nur 300 milionoj havas la kreditajn datumojn kaj pli ol 500 milionoj -- nur unu ID-nombron. Krome, ĉ. 500 milionoj da homoj ne estas registritaj en la kredit-esplora sistemo.

 

    El la dimensio de la datumaro, la Popola Banko de Ĉinio prenas la raportojn pri la individua kredito kiel la kernon de la informoj pri sia pruntedono, kiuj inkludas ankaŭ la socian asekuron, komunan akumulan fonduson, medi-protektadon, nepagitan imposton, civilajn verdiktojn kaj ties plenumadon, kaj aliajn malgrandajn publikajn informojn. Sed por la kredit-esplora sistemo, krom la kreditaj informoj, ĝi devas havi ankaŭ informojn por helpi mezuradon de krediteco, kiaj kostoj por uzo de akvo, elektro, gaso, komunikado kaj multaj aliaj publikaj informoj en la kreditaj sistemoj de la ŝtato. De post la jaro 2005, la Popola Banko de Ĉinio pagis grandajn penojn por akiri tiujn publikajn informojn.

 

    Fakte, krom la datumoj pri la kreditado kaj tiuj pri diversaj publikaj informoj, ankaŭ la datumoj pri la sociaj retoj kaj aliaj "randaj datumoj" apartenas al la merkato-orientita kredito, inkl. de la sociaj agado, parolado, fanoj kaj tiel plu. Pro tio ke la merkato de la ĉina kredit-esploro estas vasta, kelkaj kredit-esploraj agentejoj ne povas liveri ĉiujn plej ampleksajn kreditajn datumojn.

 

    Ni prenu Alibaba kiel ekzemplon, en tiu ĉi korporacio funkcias teamo por analizo de datumoj konsistanta el 800 personoj, el kiuj nur parto da homoj apartenas al la sekcio pri analizo de datumoj kaj ĝia plejparto da teamanoj funkcias kiel fakaj analizistoj kaj kontaktiĝas kun aliaj 24 sekcioj por akiri kreditajn datumojn. Tra modulo de datuma analizilo, Alibaba baldaŭ akiris multajn precizajn informojn tiukampe, ekz., el la datumoj de la konsumantoj kiuj aĉetis produktojn por patrinoj kaj infanoj, Alibaba povas determini kiom da konsumantoj havas sian infanon kaj la precizeco superis 62%. Fakte, jd.com, renrendai.com kaj aliaj kompanioj por la elektronika komercado kiel Alibaba akumulis multajn spertojn de la pruntosistema modelo peer to peer.

 

    Kvankam la merkato estas tre granda, sed la reguloj por la kredito ankoraŭ ne sin akordigas kune. Guo Tianyong, profesoro de la financa instituto de la Centra Universitato de Financo kaj Ekonomio, substrekis ke la merkatigo de la esploro pri kredito bezonas ankaŭ serion da kompletigaj leĝoj kaj regularoj, ekz., difino de la medio de la privata vivo, ekzameno de la kvalifiko de la kreditaj kompanioj. Unuflanke, la regularoj por protekto de individua privateco devas esti perfektitaj, aliflanke, necesas daŭra kontrolado super tiel grandega merkato kredit-esplora.

 


Guo Tianyong, profesoro de la financa instituto de la Centra Universitato de Financo kaj Ekonomio  

 

    La kredit-esplora merkato de Ĉinio en la estonteco

 

    Nuntempe, la kredit-esplora sistemo de Ĉinio en la estonteco estas jam videbla: ĝi estas malsama ol la purmerkatiga sistemo de Usono, malsama ol la registar-kontrola sistemo en Eŭropo kaj ankaŭ ol la membreca sistemo de Japanio. Ĝi devas havi en si ĉiujn avantaĝojn de diversaj flankoj.

 

    Laŭ la disvolva skalo, nun en Ĉinio estas pli ol 20 entreprenoj petantaj kredit-esploran licencon. En la estonteco eble estiĝos kvar malsamaj kategorioj por kredit-esploraj institucioj: la unua estas tradicia kredit-esplora institucio kiel la kredit-esplora centro de la Popola Banko de Ĉinio, kiuj faras la kolektadon de datumoj, aranĝon kaj prilaboron de kredit-esploraj produktoj; la dua -- por ekzameni la datumojn, ili profitos de la kunlaboraj retoj kun diversaj ministerioj kaj entreprenoj, liveros al bankoj informojn pri persona identigeco kaj servojn por ekzameni la verecon de la publikaj informoj; la tria -- kompanio destinita por fari la samon kiel la usona FICO -- usona publika entrepreno kiu havigas analizajn softvarojn kaj financajn servojn; kaj la kvara estas financaj entreprenoj rilataj al la financo kaj interreto kiel Alibaba, kiu deklaris antaŭ multaj jaroj ke ĝi ne estas kompanio pri elektronika komercado en la estonteco, sed tiu pri esploro de grandaj kreditaj datumoj.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio