Ekonomia koridoro tra Ĉinio, Bangladeŝo, Birmo kaj Hindio | ||||
2014-08-11 | ||||
Hosur estas fama komerca strato en Bangalore, Hindio. Sur tiu strato kolektiĝas kompanioj de diversaj konataj markoj, kiel ekzemple Intel, General Motors aŭ Microsoft. Tie estas ankaŭ la kompanio SUNPA (ĉine: Shanba) el la provinco Yunnan de suda Ĉinio. En la jaro 2002, la hinda kompanio SIRISHTI faris investon kaj starigis vend-reton por importi teknologion por telematika kuracado kaj rilatajn produkaĵojn de la ĉina kompanio. SUNPA ankaŭ konstruis esploran bazon en Bangalore por ke la du flankoj faru koncernajn trejnadojn kaj realigu reciprokan kompletigon tra la interŝanĝoj. Tiaj kunlaboroj estas ne maloftaj en la regionoj ĉe la landlimoj de la kvar landoj: Ĉinio, Bangladeŝo, Birmo kaj Hindio.
En 1999, la ĉina provinco Yunnan proponis establi forumon por kunlaboroj inter la kvar landoj. Ĝis nun, oni jam sukcese okazigis 11 fojojn la Forumon por Ekonomiaj Kunlaboroj inter Bangladeŝo, Ĉinio, Hindio kaj Birmio laŭvice en la nomitaj kvar landoj. Ekde majo 2013 ĝis junio 2014, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ĉina ĉefministro Li Keqiang akcentis la koncepton konstrui la ekonomian koridoron tra la kvar landoj por krei la komunumon de interesoj.
La koncernaj landoj de la koridoro povas decidi kiuj partoj de la lando partoprenu la ekonomian kunlaboron. La elektitaj regionoj konsistigas 6.7% de la monda loĝantaro kaj havas la ekonomian kvanton je 2% de la monda totalo, apartenante al relative malriĉaj mondpartoj. Samtempe, tiuj regionoj en kiuj la koridoro estos konstruita, situas ĉe la kruciĝo de suda Azio kaj sudorienta Azio. La koridoro fariĝos la plej oportuna surtera trairejo de sudokcidenta Ĉinio por eliri al la Hinda Oceano, kaj ĝi kunligos Ĉinion kun Hindio -- temas pri la du plej grandaj disvolviĝantaj landoj en la mondo. Ĉirkaŭ la koridoro, la regiono fariĝos ekonomie la plej vigloplena loko de Azio kaj eĉ de la tuta terglobo.
En la estonteco, la kvarlanda ekonomia koridoro, kun la subteno de laŭvojaj urboj, kun la helpo de fervojoj kaj ŝoseoj kiel transportiloj kaj ligiloj, kaj sur la fundamento konsistanta el personaro, loĝistiko, informadiko kaj investado, pli kaj pli rapidigos sian paŝon al la formigo de reigona ekonomio kun la karakterizaĵoj de reciproka kompletigo, regiona labordivido, kunaga disvolvo kaj komuna progreso. Tio celas krei en la koncernaj landoj novajn vojon kaj spacon por strategiaj kunlaboroj.
Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng
|