Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Bela amo inter ĉina elektristo kaj japana junulino
2014-08-08

de YAN DONG

 

    Li venis el la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Li estas elektristo de la Ningxia-a Inĝeniera Kompanio de Distribuo kaj Transigo de Elektro sub la Elektro-energia Reto de Ĉinio.

 

    Ŝi venis el Osaka de Japanio. Ŝi estas supera konsilistino de iu fama advokatejo de Suzhou en Jiangsu-provinco de Ĉinio.

 


Li Keyin kaj lia japana edzino Furukawa Kinuyo 

 

    La romantika renkontiĝo kunligis la du amantojn kun malsamaj spertoj pri la vivo kaj kreis la belan translandan geedzecon. 

 

    Dum feriaj tagoj de la Internacia Festo de Laboro (la unua de majo) en Shandong mi hazarde renkontiĝis kun Li Keyin kaj lia japana edzino Furukawa Kinuyo, kiu venis al Ningxia por viziti sian edzon, kaj konis la emociajn rakontojn okazintajn inter la amanta paro el malsamaj landoj.

 

    La romantika renkontiĝo

 

    La laboro de elektristoj estas tre peniga. Ili ne havas fiksan laborlokon nek fiksan tempon por iri hejmen. Dum semajnofinoj, kiam multaj homoj vizitas magazenojn, ili laboras sur fostoj; vespere kiam aliaj homoj rigardas filmojn, ili legas desegnaĵojn aŭ faras projekton. Li Keyin estas tia elektristo.

 


Li Keyin dum la laboro 

 

    Por Li Keyin la 10-a de julio de 2009 estas la tago neforgesebla dum lia tuta vivo. Tiu-tage post 4-monata laborado en Urumĉio de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono li prenis trajnon al Ningxia por pasigi 7-tagajn feriojn.

 

    Envagoniĝinte kaj ĵus lokinte sian pakaĵon Li Keyin vidis, ke du junulinoj portantaj pezajn kofrojn venis ĉe li. Ĉar iliaj vagon-litoj estis kontraŭ la lia.

 

    "Viaj kofroj estas tre grandaj, mi prenos mian pakaĵon sur la pakaĵrako kaj metos ĝin sub mia liton kaj poste mi metos la viajn sur la pakaĵrakon!" Tion dirinte altstatura Li Keyin senpene plenumis ĉion.

 

    Dum babilado Li Keyin sciis, ke ili estas studentinoj de la Tianjin-a Universitato de Teknologioj. Unu el ili estas Cindy el Hongkongo kaj la alia -- Furukawa Kinuyo el Japanio. Ili ĵus finis la vojaĝon en Xinjiang kaj pretis reiri al Tianjin.

 

    "Mi bonvenigas vin viziti mian hejmlokon Ningxia. Ĝi nomita kiel sudlandeca pejzaĝo norde de la Granda Muro estas mirakla kaj bela loko. Mi povos akompani vin dum via vojaĝado." Eble estis logita de la belaj pejzaĝoj de Niangxia, aŭ estis emociita de la simplanima kaj honesta figuro de Li Keyin kaj de liaj simplaj vortoj la du junulinoj ŝanĝis sian vojaĝlinion kaj veturis al Ningxia sekvante lin. Dum restado en Ningxia sub akompanado de Li Keyin ili viziti la lagon Shahu, rok-pentraĵojn sur la monto Helan kaj la Maŭzoleon de la dinastio Okcidenta Xia. Li gastigis ilin per bongustaĵoj de Ningxia. La entuziasmo kaj gastamo de ningxia-anoj donis al ili profundan impreson. Dum la mallonga unu semajno stariĝis profunda amikeco inter la du junulinoj kaj Li Keyin kaj ili malvolonte disiĝis unu de la alia.

 

    Post reveno al Xinjiang Li Keyin ankoraŭ tenadis kontakton kun Furukawa Kinuyo kaj iom post iom ili havis bonan impreson inter si.

 

    Tenera amo unu al la alia

 

    Komence de la jaro 2010 post diplomiĝo Furukawa Kinuyo eklaboris en la ŝanhaja advokatejo Yishi kaj servis kiel supera konsilisto pri alilandaj kapitaloj.

 

    Tiam multaj homoj suspektis, ke la geamantoj ne fariĝos geedzoj. Iuj kolegoj diris al Li Keyin: "Malgranda Li, Furukawa Kinuyo estas fremdlanda studentino kaj nun ŝi estas blank-koluma laboranto. Vi neniam lernis en supera lernejo kaj longtempe laboras sub la plena ĉielo. Ĉina fraŭlino eble ne volas edziniĝi al vi, ne paroli pri ŝi. En la reala vivo ne ekzistas tiom multe da romantiko kaj pasio kiel en koreaj televid-filmoj. Finu la amon, ni prezentos al vi fraŭlinon el Yinchuan."

 

    "Mi kredas je la fama diro: la amo ne havas specifikan regulon. La amo inter mi kaj Furukawa Kinuyo estas tia. Inter ni ne ekzistas, ke iu devas ami la alian kaj ĉu iu estas egala al la alia. Ŝi komprenas min kaj mi komprenas ŝin. Ŝajnas al mi, ke la amo estas sento de reciproka interkomunikado en la koro." Li Keyin ĉiam firmigas sian persistemon al la amo.

 

    Por elektristoj kiel Li Keyin la ĉefa ilo por komuniki liajn familianojn estas poŝtelefono kaj interreto. Komence Li Keyin kaj Furukawa Kinuyo ne povis glate interparoli kaj nek sukcese esprimi sian penson, ĉar Furukawa Kinuyo ne povis flue paroli la ĉinan lingvon kaj Li Keyin ne scipovis la japanan. Poste Furukawa Kinuyo instruis al li simplajn vortojn de la japana lingvo per video de QQ kaj ŝi eklernis la ĉinan lingvon en ĉinlingva kurso en Suzhou kaj dank' al tio ŝia ĉinlingvo estis pli kaj pli flua.

 

    Parolante pri sia laboro Li Keyin diris, ke kvankam elektristoj estas tre penigaj, tamen li ne opinias, ke lia laboro estas malsupera al aliaj kaj male ĝi estas tre fierinda. Li ofte diris al Furukawa Kinuyo, ke post ĉiu lampo estas ŝvitoj kaj penado de elektristoj. Estas elektro, kiu beligis la noktojn. Post iom da tempo de komunikado Furukawa Kinuyo enamiĝis al la fraŭlo persista al la amo, diligenta en la laboro kaj optimisma pri la vivo.

 

    Rapide pasis tri jaroj. Ili iris al Yinchuan kaj Osaka por viziti la gepatrojn de ambaŭ respektive. Pro klerigeco de iliaj gepatroj la afero pri ilia geedziĝo estis glate aprobita. Tio estis neatendita por ili.

 

    Li Keyin bone sciis, ke lia familio estis malriĉa. Por geedziĝo li intencis aĉeti loĝejon kaj pagi ĝian unuan monsumon per la mono ŝparita de si mem dum la pasintaj multaj jaroj kaj pagi la alian per la mono prunteprenita de banko. Informiĝinte pri tio Furukawa Kinuyo diris: "Ni kune pagos la unuan monsumon kaj redonos al la banko la prunteprenitan monon." La vortoj de la bonkora fremdlanda fraŭlino profunde emociis Li Keyin.

 


Geedziĝa foto de Li Keyin kaj Furukawa Kinuyo  

 

    Pro laboro Li Keyin dufoje prokrastis fotadon de geedziĝaj fotoj. Kiam Furukawa Kinuyo triafoje iris al la fotejo por ŝanĝi la difinitan daton, tiea fotisto ride demandis: "Kio estas la okupo de via edzo? Ĉu li estas tiel okupita?" Furukawa Kinuyo fiere respondis: "Li estas elektristo".

 

    Post 3-jara interamado kaj subiginte barojn en lingvoj kaj kulturoj, Li Keyin kaj Furukawa Kinuyo eniris en la palacon por geedziĝo. Februare de 2013 ili okazigis en Yinchuan la nupton kaj ricevis multajn benojn el siaj familianoj, parencoj, amikoj kaj kolegoj.

 

    Feliĉa akompanado

 

    Post geedziĝo ili ofte vivas aparte. Tio ne nur ne malintimigis la senton inter ili, sed ankaŭ pliintimigis tion.

 

    Por ne ĝeni la laboron de sia edzo ĉiu-tage Furukawa Kinuyo telefone, mesaĝe kaj videe atentigas Li Keyin pri la sekureco kaj la korpo en la libera tempo laŭ la de li sendita labortagordo al ŝi. Dum feriaj tagoj de la Internacia Festo de Laboro de la kuranta jaro Furukawa Kinuyo trajne veturis al lia laborejo en Shandong-provinco por viziti lin. Ŝia bonkoreco estas admirita de kolegoj de Li Keyin.

 

    Li Keyin montris al mi la de si konservitajn objektojn pri la amo: stako da trajno-biletoj kun la nura celloko -- Suzhou. "Mia kompanio havas projektojn en diversaj lokoj de la tuta lando, kiaj Ningxia, Tibeto, Qinghai, Shandong... Post fino de iu projekto miaj kolegoj revenis al Yinchuan, nur mi veturis al Suzhou por akompani Furukawa Kinuyo," diris Li Keyin. Ankaŭ Furukawa Kinuyo ofte vizitis Li Keyin, se ŝi havas liberan tempon. "Tiuj trajno-biletoj estas plej bonaj atestoj pri nia amo." El lia rideto mi vidis liajn iometan konscienc-riproĉon kaj senalimaniero al lia edzino.

 

    Li Keyin diris: "Mi estas feliĉa, ĉar mi havas la edzinon, kiu amas min kaj subtenas min en mia laboro." Ŝajnas al Furukawa Kinuyo, ke Li Keyin estas la viro, kiu amas la vivon, diligente laboras kaj estas dependinda. Ŝi diris: "En Ĉinio estas la diro 'fraŭlinoj ne edziniĝos al elektristoj, alie ŝi vivos sole dum la tuta vivo, tamen mi ne tiel opinias. Ŝajnas al mi, ke ĉinaj elektristoj havas devokonscion, kiu profunde allogis min. Mankas al japanaj viroj la devokonscio de Li Keyin pri la familio, laboro kaj pri la amo. Estas feliĉe, ke mi edziniĝis al li kaj mi neniam bedaŭros!"

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio