Dum 30 horoj post okazo de la tertremo en Ludian de Yunnan | |||||||||||||||||||||
2014-08-06 | |||||||||||||||||||||
de ZHANG DAN
Je la 16-a horo kaj 30 minutoj de la 3-a de aŭgusto en Ludian-gubernio de la urbo Zhaotong en Yunnan-provinco de Ĉinio okazis 6.5-grada tertremo. Ĝis la 14-a horo de la 4-a de aŭgusto la tertremo kaŭzis la morton al 398 homoj, vundiĝon al 1 801 homoj, kaj suferon al pli ol miliono da homoj.
Dum la pasintaj 30 horoj post okazo de la tertremo savado de homoj estis la plej grava afero en Ludian kaj ĉiuj laboroj estis disvolvitaj ĉirkaŭ hom-savado.
De post la okazo de la tertremo ĝis la vespero de la 4-a de aŭgusto pli ol 7 mil homoj partoprenis en la savado. La plej granda malfacilo en la loko trafita de la tertremo estas manko de ekipaĵoj por savado kaj tiu de vivmaterialoj. Pro blokado de vojoj grandaj ekipaĵoj por savado ne povas transportitaj en la trafitan lokon kaj unuaj savantoj preskaŭ piede atingis tien.
Post la tertremo senĉese falis grandaj ŝtonoj sur montoj, kiuj blokis la zigzagajn montvojojn. Laŭ prognozo de la meteologia observatorio, dum la venontaj tagoj en Ludian estos pluvoj, kiuj malhelpos la savadon.
Malgraŭ diversaj malfaciloj la savadaj fortoj el diversaj flankoj kaj lokaj popolamasoj penadas por savi pli multajn vivojn en la ora tempo de savado.
Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin
|