Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La UK en Bonaero – UEA en la duan jaron kun Fettes ĉe la pinto
2014-08-06

    La 99-a Universala Kongreso en Bonaero finiĝis, oficiale kun 706 aliĝintoj. Por la jaro 2016 la estraro de UEA decidis kongresi en Nitra, Slovakio. Por 2017, inter kelkaj kandidatoj, la kanada urbo Montrealo surprizis ĉiujn: estis jam disdonita kvanto da bele presitaj reklamiloj pri la kandidateco de la urbo. Ni kun la afabla permeso de Ĵenja Amis reproduktas ĉi tie tiun flugfolion.

 


Flugfolio pledanta por la okazigo de UK en 2017 en Montrealo, Kanado

 

    Nun jam aperis fasko da dokumentoj pri la rezultoj de la kongreso en la retejo de UEA:

 

    -rezultoj de la Belartaj konkursoj de UEA

 

    -Rezolucio de la 99-a UK

 

    -dek unu elstaraj agantoj premiitaj

 

    -premio de la Fondaĵo Grabowski al Marjorie Boulton

 

    -Premio Deguĉi al Stano Marček

 

    Ni do lasas tiujn aferojn al la gazetaraj komunikoj de tiu ĉi organizaĵo kaj provu informiĝi kion raportas aliaj.

 

    Gripo, esperantologio kaj oratorado

 

    Barbara Pietrzak de la Pola Retradio raportas en la elsendo de la 2-a de aŭgusto, ke gripa mini-epidemio disvastiĝis inter kongresanoj. Malgraŭ iuj paroloj pri la bona vetero tie, tamen en Bonaero ja estas vintro. Sanon al ĉiuj kongresintoj!

 

    En la sama radioprogramo ŝi interparolas kun Maciej Jaskot pri la Esperantologia Konferenco, okazinta ĵaŭde, la 31-an de julio. Ĝi ĉi-jare estis sub la prizorgo de José Antonio Vergara kaj Esther Schor kaj konsistis el referaĵoj de jenaj kvar personoj.

 

    -Markos Kramer pri la Esperanta lingvoscienco

 

    -Esther Schor pri Zamenhof kaj la liberal-komunuma debato

 

    -Christer Kiselman pri la Akademio de Esperanto fronte al novaj taskoj

 

    -Maciej Jaskot pri falsaj amikoj en tradukado inter la hispana kaj Esperanto

 

    Bonvolu tamen atenti, ke la titoloj ĉi-subaj ŝajne ne ĉiam estas ekzakte tiaj, kiajn la prelegantoj donis.

 


La 31-an de julio okazis ankaŭ la Komitata Forumo pri Komunumo. Lee Jungkee, estrarano de UEA, parolas pri la Seula Esperanto-Kulturcentro (Foto kompleze de Lee Jungkee). 

 


Ekskurso en Bonaero (1) (Fotoj kompleze de Bharat Ghimire)

 


Ekskurso en Bonaero (2) 

 

    La Pola Retradio ankaŭ informas pri tio, ke vendrede, la 1-an de aŭgusto la Oratora Konkurso, kiun rajtas partopreni gejunuloj malpli-ol-30-jaraj, superis la nivelon de la lastaj jaroj kaj montriĝis tiom sukcesa, ke la publiko laŭte esprimis sian kontraŭstaron al la ideo, de kelkaj jaroj ŝvebantan, ke oni abolu tiun ĉi programeron.

 

    Kiel bridi la asocion gaŭĉe?

 

    En la fino, revenante tamen al movadaj temoj, ni rimarku, ke Jukka Pietiläinen raportas por Libera folio en la kvina raporto pri la kongreso, ke dum tiu ĉi kongreso "la novaj ambiciaj planoj ŝajnas forpreni atenton de la jam tradiciaj kaj bone funkciantaj programeroj kaj agadoj". Estas pro tio, ke "aparte multe oni parolis pri la neglekto de kulturo en la programo (...) kaj en la raporto de la forumo pri la komunumo. Ĉi-jare ekzemple ne okazis programero pri la Belartaj Konkursoj, en la programero Novaj libroj estis prezentita nur unu libro, kaj mankis teatraĵo en la programo."

 

    La novaj ambiciaj planoj parte aludas al tio, kiel jam raportite en Libera folio en la unua prikongresa raporto, ke "la nova estraro portis al la kongresa programo sufiĉe multe da ŝanĝoj. La tagoj de la kongreso ricevis novajn nomojn – ne plu estas tago de la libro aŭ tago de la lernejo, sed la tagoj titoliĝas laŭ ĉefaj punktoj de laborplano: lundo estas Tago de konsciiĝo, mardo estas Tago de kapabligo, ĵaŭdo estas Tago de komunumo kaj vendredo Tago de kunordigo".

 


Dum la kongreso la energio de Mark Fettes restis ŝajne daŭripova. 

 

    El tio oni povis senti la grandan entuziasmon de Mark Fettes ŝanĝi la asocion kaj la kongreson, sed restas fakto, kiun la prezidanto mem agnoskas en intervjuo al la Ĉina Radio Internacia, ke "ĉar ni estas pli-ol-100jara Asocio, pli-ol-100jara movado,(...) do ni devas nur tre zorge ŝanĝi aferojn – oni ne povas ŝanĝi ĉion per unu bato, eĉ se oni mem opinias, ke io estas malmoda aŭ iel ne plu taŭga aŭ plibonigenda."

 

    Skribante ĉi tiujn liniojn mi subite rememoras, ke la prezidanto de UEA komencis sian festparoladon per la mencio de verko pri gaŭĉoj. Reference al tiu-speca latinamerika vakero, mi diru, ke en la dua jaro kun Fettes kiel la prezidanto de UEA, ni vidu kiel li gaŭĉe bridos la mondan asocion.

 

    Per tiuj vortoj mi volas fini tiun ĉi serion de mozaikoj pri la UK en Bonaero, kolektitaj de diversaj fontoj kaj nelaste dank' al afableco de miaj geamikoj, kiuj sendis informojn kaj fotojn, aŭ permesis ilian reproduktadon. Dankon al ili ĉiuj!

 

Redaktoro: USUI Hiroyuki

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio