Ĉinaj armitaj policanoj faris savadon per senpilota helikoptero en tertrema areo | |||
2014-08-05 | |||
de ZHANG LONG
La 4-an de aŭgusto la trupo konsistanta el 6 geologoj kaj 56 specialistoj de hidrogeologiko, sensado kaj topografo de la ĉinaj armitaj policaj fortoj veturis al la tertrema loko de Yunnan en sudokcidenta parto de la lando por fari savadon kaj kontroladon al la katastrofo. Liu Jun, proparolanto de la ĉinaj armitaj policaj fortoj, diris, ke la trupo kunportis senpilotan helikopteron, monitoron kontraŭ la koton-ŝtona fluo, vivserĉajn sondilojn kaj aliajn aparatojn. Por la trupo estas la unua fojo utiligi altnivelajn ekipaĵojn, kia la senpilota helikoptero, en la savado kontraŭ la tertremo. Li klarigis, ke ĝis la 15-a horo kaj 30 minutoj de la 4-a tago, la helikoptero jam 3-foje forflugis kaj revenis, ĝi finis sian taskon en la areo je 10 kvadrataj kilometroj kaj resendis videaĵojn kun la longeco de 25 minutoj per surĉiela fotado. Oni sendos ilin al la lokaj registaroj kaj al la savadaj trupoj, la infromoj efike kaj precize helpos taŭgan aranĝon de savaj fortoj, certigon de grava punkto, elekton de porsava vojo, fluecon de direktado kaj translokiĝon de katastrofaj viktimoj.
Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng
|