Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Retiriĝos duala sistemo de familia registrado
2014-08-05


Libreto de familia registro nun aplikita por urbanoj en Ĉinio  

 

    La 30an de julio la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio anoncis Opiniojn pri Antaŭenigo de Reformado pri Familia Registrado, decidante nuligi diferencojn de la familia registrado inter la kamparo kaj la urboj kaj starigi la sistemon de la unueca familia registrado. Tio markas, ke retiriĝos la duala sistemo de la familia registrado en la kamparo kaj en la urboj, ekzistanta pli ol 50 jarojn en Ĉinio.

 

    Ĉina vicministro pri publika sekureco Huang Ming diris: "Ĉinio helpos al ĉirkaŭ 100 milionoj da homoj sen urbaj identigaj kartoj setli en urbetoj kaj urboj kaj iom post iom ĝui lokajn bazajn publikajn servojn. Tio estas grava celo." Ĉi tiu reformado estas alia signifoplena politiko post la kompleta nuligo de la agrikultura imposto en la jaro 2006.

 

    La opinioj pri la familia registrado plene konsideras ĉiujn eblajn malfacilaĵojn kaj prezentas malsamajn postulojn por la familia registrado en urbetoj, mezgrandaj urboj, grandaj urboj kaj grandegaj urboj. La ĝenerala direkto estas malfermo eĉ por grandegaj kaj dense loĝataj urboj.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio