Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lianyungang -- la deirpunkto de la nova Eŭrazia Kontinenta Ponto en la oriento
2014-08-04

 Marko de Lianyungang -- la deirpunkto de la nova Eŭrazia Kontinenta Ponto


 

Konteneroj en la haveno de Lianyungang destinitaj por Kazaĥio  


 

Trajnoj ŝarĝataj per translandaj konteneroj 


 

Laborantoj en reguligo de transportado  


 

Lianyungang -- grava haveno por la mara Silka Vojo  




 

    Lianyungang, marborda urbo de la provinco Jiangsu en orienta Ĉinio, estas la deirpunkto de la nova Eŭrazia Kontinenta Ponto en la oriento kaj ankaŭ la vojkruciĝo de la kontinenta kaj mara Silkaj Vojoj, kaj funkcias kiel mara pordo de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo malferma kaj al la Oriento kaj al la Okcidento kaj trafika nodo liganta kontinenton kaj maron.

 

    Lianyungang kiu sidas ĉe la nabo de la industria zono de la nova Eŭrazia Kontinenta Ponto, la Azi-Pacifika Ekonomia Cirklo, la ekonomia zono ĉirkaŭ la maro Bohai kaj la ekonomia rondo en la delto de Jangzio, ludas tre gravan rolon strategian en la regiona ekonomia aranĝo. Oriente ĝi najbaras kun Japanio kaj Sud-Koreio trans la maro je malpli ol 500 kilometroj; okcidenten tra la nova Eŭrazia Kontinenta Ponto, ĝi kunligas marbordon de la Pacifiko, la Centran Azion, Okcidentan Azion kaj Eŭropon. La loko estas rigardata kiel grava mara haveno kaj translanda trafika koridoro por la regionoj laŭ la longo de la fervojo de Lianyungang, urbo en la provinco Jiangsu en sudorienta Ĉinio, al Lanzhou, ĉefurbo de la provinco Gansu en nordokcidenta Ĉinio, kaj tiu de Lanzhou al Urumĉio, ĉefurbo de Xinjiang, kaj por la landoj en la Centra Azio. Lianyungang situanta en la marborda ekonomia zono kaj en la ekonomia zono laŭ la longo de la supre manciitaj fervojoj, najbaras sude kun la delto de Jangzio kaj norde kun la golfo Bohai, pro tio ĝi okupas ankaŭ gravan pozicion en la kunordigo de la regiona disvolva strategio de Ĉinio.

 

    Aktuale, Lianyungang malfermis ĉ. 60 oceanajn itinerojn longajn kaj mallongajn, kiaj tiuj al Japanio, Koreio, Sudorienta Azio, Eŭropo kaj Ameriko, alireblajn al pli ol 1 000 havenoj de pli ol 160 landoj kaj regionoj tra la mondo. Ĉiujare ĝi respondecas pri pli ol 50% da translanda kontenerizita transportado el la Centra Azio kaj pri 60% da ŝarĝado kaj malŝarĝado de varoj el mezaj kaj okcidentaj regionoj. Pro tio pli kaj pli evidentas la subtena rolo de la haveno al la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo. En la jaro 2013, pli ol 86 090 translandaj konteneroj estis transportitaj, pere de la fervojo, de la haveno Lianyungang al la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo, kun la kresko je 57% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinteco. Pro tio Lianyungang fariĝis vera "ora kanalo" por la trafikado.

 

    Ĉi tiu leviĝanta internacia marborda urbo kun la marbordo el bonkvalitaj rokoj kaj belaj pejzaĝoj montaj kaj maraj estas unu el la ĉarmaj turismaj urboj de Ĉinio kaj naskiĝloko de la kulturo pri Pilgrimo al la Okcidento.

 

Redaktoroj : Zhuang Shuang kaj Wang Lihua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio