Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Japana artisto pri sigelila gravurado ĉeestis al la ĉina ekspozicio
2014-08-01

de ZHANG SHUANG

 

=
Ozaki Sooseki en la intervjuo 

 

    La 30-an de julio Ozaki Sooseki, fama artisto de sigelila gravurado de Japanio, vizitis la Ĉinan Muzeon de Belartoj por ĉeesti al la 3-a Internacia Ekspozicio de la Ĉina Arta Instituto pri Sigelila Gravurado, la instituto estas la organizo sub la Ĉina Akademio pri Artoj, kiu okazigis la ekspozicion. Ozaki Sooseki ricevis la intervjuon de El Popola Ĉinio, kaj donis sian opinion pri la gravura arto.

 


Kunfotiĝo de Ozaki Sooseki (la tria de maldekstre), Luo Pengpeng (la kvara de maldekstre), estrino de la Ĉina Arta Instituto pri Sigelila Gravurado, kaj raportistoj de El Popola Ĉinio. 

 

    Ozaki Sooseki naskiĝis en Nagano de Japanio en la jaro 1943. Li eklernis kaligrafan arton kaj sigelilan gravuron en sia aĝo de 15 jaroj apud sinjoro Bai Joteki, forpasinta sigelil-gravura majstro de Japanio. Pro tio, li ĉiam respektis la stilon de Wu Changshuo (1844~1927), majstra kaligrafo, tradicia pentristo kaj sigelila gravuristo de Ĉinio.

 


Verkoj de Ozaki Sooseki  

 

    Ozaki Sooseki diris, ke la sigelila gravurado estas ne disigebla kun la tradiciaj ĉinaj poemo, artikolo, pentraĵo kaj kaligrafaĵo. Kiam li estis juna, li imitis ĉefe la verkojn de veterana kaligrafo Wang Duo (1592~1652), kaj ĉerpis el la tradiciaj pentraĵoj de Xu Wei (1521~1593) kaj Wu Changshuo. Ankaŭ la ĉinaj kulturaĵoj antaŭ-kristnaskaj influis lian artan stilon, ekzemple la Tripieda Poto de Duko Mao farita en la 9-a jarcento a. K.

 

    Ozaki Sooseki diris ankaŭ, ke la ĉina ideogramo estas signif-esprima "litero" kun abstrakteco, en sia gravurado, li aranĝas la ideogramojn en poŝtmarke vasta loko sur sigelila flanko kaj prezentas sian komprenon pri la ĉarmo de ĉinaj ideogramoj per gravuriloj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio