Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Oficiroj kaj soldatoj de la packonserva trupo de Ĉinio en Libano ricevis la Honoran Ordenon de Paco de UN
2014-08-01


Divizia generalo Luciano Portolano surbrustigas ordenojn al oficiroj kaj soldatoj de la ĉina packonserva trupo.

 

    La 29-an de julio en Bejruto, ĉefurbo de Libano, oficiroj kaj soldatoj de la 12-a packonserva trupo de Ĉinio en Libano ricevis la Honoran Ordenon de Paco de UN pro ilia kontribuo al la packonserva agado en suda Libano.

 

    Matene de la tago la ordenodona ceremonio okazis en la sidejo de la packonserva trupo de Ĉinio en suda Libano. Tie packonservaj armeanoj el pli ol 30 landoj kune atestis, ke oficiroj kaj soldatoj de la 12-a packonserva trupo de Ĉinio en Libano ricevis la Honoran Ordenon de Paco de UN.

 

    En la ordenodona ceremonio divizia generalo Luciano Portolano, komandanto de la provizora trupo de UN en suda Libano, faris parolon. Li plene aprobis la 12-an packonservan trupon de Ĉinio pro ĝia kontribuo por la pacaj aferoj de Libano kaj alte laŭdis la gravan rolon de Ĉinio en la internacia packonserva agado. Li diris: "Ĉinaj armeanoj havas bonajn kvaliton, teknologiojn kaj stilon. Ili estas ekzemplo de la trupo de UN en Libano."

 

    Inter la 210 oficiroj kaj soldatoj de la 12-a packonserva trupo de Ĉinio, kiuj ricevis la Honoran Ordenon de Paco de UN, 180 venis el inĝeniera bataliono kaj 30 -- el la medicina taĉmento.

 

    Post atingo de la taska areo en suda Libano en la fino de januaro, vizaĝe al la severa situacio de sekureco la oficiroj kaj soldatoj de la 12-a packonserva trupo de Ĉinio en Libano subigis diversajn malfacilojn kaj bone plenumis siajn taskojn inkluzive de minbalaado, starigo de limfostoj, konstruado de aŭtovojoj kaj medicina servo. Ili estis 18-foje laŭditaj de la trupo de UN en Libano, plene montris bonan figuron de la ĉina armeo kaj gajnis altan aplaŭdon de fremdlandaj oficiroj kaj soldatoj, la libana registaro kaj ĝia popolo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio