Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Novan, pli rapidan servilon por Esperanto-TV!
2014-07-31

 

    Esperanto-TV, ETV, estas projekto por distribui altkvalitajn Esperantajn filmojn per moderna interreta teknologio. La projekto startis en aprilo 2014, ekde tiam produktis kaj distribuis multajn filmojn (averaĝe ĉirkaŭ 30 minutojn ĉiutage). La elsendoj estas atingeblaj en senstopa reĝimo ĉe http://www.esperantotv.net, kie estas deponataj kaj spekteblaj ankaŭ la antaŭaj filmoj.

 

    Esperanto-TV petas vian helpon

 

    La nuna, unua, enkonduka fazo de la projekto sukcesis, fakte ĝi jam ricevas kunlaboraĵojn de la tuta mondo kaj la kanalo estas pli kaj pli konata. Tiu fazo estas ankoraŭ youtube-stila, por ebligi la spektantojn ĝui la programaron sen problemoj de elsendo aŭ tempo.

 

    En la dua fazo ETV iĝos la vera servo, pro la ebleco rekte elsendi materialojn kaj gravajn eventojn, kiel ekzemple naciajn kaj internaciajn kongresojn. - En la dua fazo, fakte, la televid-kanalo estos elsendata per tre rapida Interreto kun IPTV-teknologio, spektebla ne nur per komputilo sed ankaŭ per novaj televidaparatoj kaj poŝtelefonoj. La tria fazo celas resume instingi la kreskon de la Esperanto-filmindustrio kaj kinarto.

 

    La unua fazo estis atingita per la propraj fortoj de la skipo, sed la sekva fazo ne estas same atingebla pro pli pezaj kostoj - kaj la skipo de ETV turnas sin al vi kun peto de helpo akiri propran servilon - anstataŭ la ĝis nun luata malnova aparato.

 

    Detaloj ĉe la alvoko estas legeblaj ĉe:

 

    https://www.indiegogo.com/projects/servilo-por-esperanto-tv-server-for-esperanto-tv

 

(Lingvo-Studio, L.S. www.eventoj.hu

Redaktoro: Chen Ji

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio