Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La libia registaro petas la internacian helpon pro la fajrego
2014-07-30


Bombo kaŭzis la fajregon en la batalo.  

 

    La 28-an de julio laŭ la loka tempo la plej granda petrola konservejo de Tripolo, ĉefurbo de Libio, falis en fajregon pro la batalo inter la registara armeo kaj la religiaj milicanoj, nun la fajro atingis la duan petrolan konservujon. Libia oficisto diris, ke tiu konservejo havas la plej grandajn konservujojn de Tripolo kaj estas la ĉefa provizejo de benzino, oni konservis tie 6.6 milionojn da litroj da brulaĵo.

 

    La oficejo de la libia ĉefministro faris anoncon, ke la registaro de la lando petas internacian helpon por ĉesigi la fajregon.

 

    Laŭ raporto, la registaro riproĉis, ke la neregistaraj milicanoj kaŭzis la fajregon, kaj tio fariĝos la kialo de humana kaj media katastrofoj.

 

    La batalo ĉe la flughaveno de Tripolo daŭris je unu semajno, kaj intertempe 97 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 400 -- vunditaj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio