Koncerto de Laurent Couson kaj cent infanoj | |||||
2014-07-29 | |||||
La 27an de julio en Qingdao, urbo en orienta Ĉinio, la franca muzikisto Laurent Couson kaj cent lokaj infanoj ludis pianokoncerton. Tio estas la unua pianokoncerto de pli ol cent ludantoj en la provinco Shandong.
Laurent Couson estas unu el la plej talentaj francaj muzikistoj nuntempe. Li komencis lerni muzikon en la aĝo de kvin jaroj kaj ludis la unuan koncerton en la aĝo de 17 jaroj. Li gajnis la Premion de la Ŝtata Supera Konservatorio pri Muziko kaj Danco. Li estas elstara ankaŭ en la filmista rondo. Li komponis muzikon por verko reĝisorita de Luc Besson, kaj estis ĉefrolulo en la filmo Kion Amo Povas Alporti.
(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)
|