Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yili, plej bela "pontoturo" en okcidenta Ĉinio
2014-07-28

Teksto kaj fotoj de XU XUN kaj QIN JIE

 


La paŝtejo Nalati en Yili 

 


Yili nomita kiel "hejmloko de ĉielaj ĉevaloj" 

 

    La bela Yili, grava nodo de la komunikado en la norda linio de la antikva Silka Vojo kaj grava komerca vojo de Ĉinio al meza kaj okcidenta Azio eĉ al Eŭropo, havas de la antikveco intimajn kontaktojn kun aziaj kaj eŭropaj landoj. Post kiam Ĉinio ekpraktikis la politikon pri reformado kaj pordomalfermo, Yili pozitive faris eksterajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn en diversaj niveloj kaj diversaj kampoj, grandigis kaj intensigis la horizontalan ekonomian komunikadon kun diversaj provincoj kaj regionoj de Ĉinio. Dank' al tio Yili fariĝis grava regiono por pordomalfermo de Xinjiang kaj eĉ tiu de Ĉinio.

 


Ujguroj en dancado 

 


En translokiĝo 

 

    La Kazaĥa Aŭtonoma Subregiono de Yili, kiu fondiĝis en novembro de 1954, troviĝas en nordokcidenta Xinjiang. Ĝi limtuŝiĝas kun Kazaĥio kaj havas tri unuakategoriajn havenojn. Inter ili la haveno Horgos estas la plej proksima kaj plej oportuna trapasejo al la okcidenta parto de Ĉinio kaj estas ankaŭ la unuakategoria aŭtovojo-haveno kun plej granda transporto-kvanto en la nordokcidenta landlimo de Ĉinio. La Horgosa Internacia Kunlabora Centro en landlimo de Ĉinio kaj Kazaĥio estas translanda ekonomi-kunlabora zono unika en Ĉinio kaj la ekonomi-ekspluata zono en Horgos estas unu el la du "specialaj zonoj" de la lando en Xinjiang.

 


La pejzaĝejo Tangbula 

 


La urbo Bagua en Yili 

 

    En Yili vivas popolamasoj el 47 nacioj inkluzive de kazaĥo, hano, ujguro, hujo, mongolo kaj ŝibeo. Tie estas ĉarmaj pejzaĝoj kaj kulturaj restaĵoj -- la antikva urbo Huiyuan, la fama urbo Bagua en formo de Ok Diagramoj, kun mirakla kaj ĉarma historio de la okcidenta regiono, moroj kaj kulturo en densaj lokaj koloroj. Krom tio tie estas ankaŭ la monda natura heredaĵo Tianshan -- pejzaĝoj Kalajun kaj Ku'erdening, la 5A-klasa pejzaĝejo Nalati, la valo Guozi, kaj stepoj Tangbula kaj Xiata. Yili, unu el la 17 ĉinaj ŝlosilaj regionoj de bio-diverseco, ĝuis la nomojn "sudtipa fekunda kampo norde de la Granda Muro" kaj "flora urbo" kaj ĝi estas ideala loko por vojaĝi en okcidenta Ĉinio.

 


La pejzaĝejo Xinghuagou en la gubernio Xinyuan de Yili  

 

    La prezento de la koncepto pri la "ekonomia zono laŭ la Silka Vojo" liveris al Yili grandan strategian ŝancon. Yili plene utiligos siajn avantaĝojn en geografia parenceco, resursoj, kulturo kaj edukado, prenos la konstruadon de la ekonomi-potenca zono en la okcidenta parto de Ĉinio, tiun de la centra urbo, tiun de pontoturo de pordomalfermo, kaj produktadon de altkvalitaj turismaj produktaĵoj kiel la kernon; prenos la spacan trapasejon al okcidenta Ĉinio kiel la bazon; prenos la ekonomi-ekspluatan zonon en Horgos kiel drakan kapon, profundigos kunlaborojn inter regionoj, akcelos reciprokan profiton kaj komunan gajnon, rapidigos disvolvadon de la malferma ekonomio kaj antaŭenpuŝon de la konstruado de la internacia transporta haveno, la internacia flughaveno kaj la internacia turismejo, plue levos sian malferman nivelon kaj penados por fari Yili grava apogpunkto de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio