Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La taiwan-a aerkatastrofo kaŭzis morton al 48 homoj
2014-07-25


La loko, kie falis la aviadilo 

 


Familianoj de suferantoj de la aerkatastrofo atingis la Kaohsiung-an Internacian Flughavenon.  

 

    Je la 6-a horo kaj 30 minutoj de la 24-a de julio la taiwan-a aerkompanio TransAsia Airways anoncis, ke vespere de la 23-a de julio la pasaĝera aviadilo GE222, kiu flugas de Kaohsiung al Penghu, kraŝis en urĝa surteriĝo. En la aviadilo estis 58 homoj inkluzive de 54 pasaĝeroj, inter kiuj estis 4 infanoj, kaj 4 aviadistoj. La aerkatastrofo kaŭzis morton al 48 homoj kaj vundiĝon al 10 homoj.

 

    La vunditaj pasaĝeroj jam estis senditaj al du hospitaloj en Penghu. La aerkompanio TransAsia Airways fondis urĝan centron kaj sendis siajn laborantojn al la hospitaloj por akompani la vunditojn kaj koni rilatajn statojn.

 

    Ma Weiguo, proparolanto de la oficejo de Ma Ying-jeou, diris en la sama tago, ke post okazo de la katastrofo Ma Ying-jeou tuj ricevis rilatajn informojn. Li sentis sin tre malĝoja kaj postulis, ke rilataj organizoj rapide faru enketon pri la akcidento.

 

    Wang Xingzhong, plenuma prezidanto de la Esplora Komitato de Aviada Sekureco de Taiwan, diris, ke la ĉi-foja aerkatastrofo estas aviada akcidento. Laŭ rilata regulo la komitato respondecos pri la enketado de la akcidento kaj ĝi donos juĝon pri la akcidento post kolektado de rilataj materialoj. La taiwan-a respondeculo pri la trafiko diris, ke estis trovitaj du nigraj kestetoj en la aviadilo.

 

    Laŭ konigo de la aerkompanio, la falinta aviadilo kun la tipo ART72 -- 500 servis 13 jarojn. Ĝia ĉefpiloto havas flugsperton de 22 jaroj kaj flugis 22 994 horojn; la vicpiloto -- 2.5 jaroj kaj -- 2 392 horojn.

 

    TransAsia Airways estas la unua privata aerkompanio en Taiwan. Ĝi fondita en la jaro 1951 okupiĝas ĉefe pri flugado en Taiwan kaj pri tiu de mallongdistancaj internaciaj aerlinioj. Ĝi estas aerkompanio la tria granda en Taiwan.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio