Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
ICAO ludu ŝlosilan rolon en kraŝ-esploro
2014-07-23


La ĉeestantoj de la kunveno observas silenton en omaĝo al la viktimoj. 

 


Liu Jieyi parolas en la kunveno.  

 

    La 21an de julio la Sekureca Konsilio de UN adoptis rezolucion, forte kondamnante faligon de la flugo MH17 de la Malajzia Aviada Kompanio, kiu kaŭzis la morton al 298 homoj en Donecko, Ukraino. La Sekureca Konsilio bonvenigas la Internacian Civil-Aviadan Organizon (ICAO) sendi grupon por enketo pri la aviadila kraŝo.

 

    Liu Jieyi, konstanta reprezentanto de Ĉinio al UN, diris, ke Ĉinio subtenas al la Malajzia Aviada Kompanio fari sendependan, justan kaj objektivan enketon pri la aviadila kraŝo, kaj asertas, ke la Internacia Civil-Aviada Organizo devas ludi ŝlosilan rolon en la internacia enketo.

 

    Liu diris, ke Ĉinio opinias, ke konstati kialon de la aviadila kraŝo estas la ĉefa tasko por nuntempo. Antaŭ tio neniu flanko devas fari hastan konkludon, subjektan prijuĝon aŭ reciprokan riproĉon. Ĉinio kredas, ke la agado de la Sekureca Konsilio helpos akceli reciprokan fidon, fortigi kunlaboron kaj progresigi la enketon.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio