Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazis atako al la flughaveno de Tripolo, Libio
2014-07-23


La eksplodo detruis aviadilon en la flughaveno.  

 

    La 20-an de julio libia sekur-koncerna oficiisto anoncis, ke religiaj milicanoj kaŭzis la plej fortan atakon al la internacia flughaveno de Tripolo, ĉefurbo de Libio, la flughavenaj ekipaĵoj estis grave detruitaj.

 

    Laŭ la ĉina ambasadorejo en Libio, pro la pli kaj pli streĉa situacio komence de majo de la kuranta jaro, multaj ĉinaj entreprenoj forlasis la landon. 800 el la ĉinaj laborantoj jam revenis al Ĉinio, sed restas en Libio ankoraŭ 500, nun ili estas devige restantaj en la urbo.

 

    Raportistoj serĉis ĉie koncernajn informojn kaj sciis, ke nun neniu ĉino estis mortigita aŭ vundita en la aferoj inter la registaro kaj milicanoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio