Mortintoj de la akcidento de la flugilo MH17 transportitaj el Ukrajno | |
2014-07-22 | |
La 20-an de julio, mortintoj de la akcidento de la flugilo MH17 estis transportitaj per fridigaj vagonoj de la ukrajna urbo Torez al Donetsk. Antaŭ la veturo, la vagonojn ekzamenis la Organizo de Sekureco kaj Kunlaboro de Eŭropo.
Ukrajna vicĉefministro Vladimir Groisman diris, ke la ukrajna registaro unuapaŝe atingis interkonsenton kun la armita organizo de Donetsk pri la transportado.
Ukrajnaj spertistoj kaj observantoj de la Organizo de Sekureco kaj Kunlaboro de Eŭropo kune superrigardis la transportadon. Jam estis starigita la komandejo por fari enketon pri la akcidento.
Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Zhang Xiaotong
|