Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Alataw: okcidenta pontoturo de la nova Eŭrazia Kontinenta Ponto en la parto de Ĉinio
2014-07-21


Ĉina pordo ĉe la limo inter Ĉinio kaj Kazaĥio 

 


Ĉinaj turistoj ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Kazaĥio 

 


La landlimo inter Ĉinio kaj Kazaĥio 

 


Internacia vartrajno eniras en Ĉinion tra la pasejo Alataw. 

 


En la doganejo de Alataw 

 

    La pasejo Alataw funkcias kiel la okcidenta pontoturo de la nova Eŭrazia Kontienta Ponto en la parto de Ĉinio. Ĝi situas en la Bortala Mongola Aŭtonoma Prefektujo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, najbare de Kazaĥio en la nordo.

 

    Junie de 1990, la ĉina registaro starigis doganon en ĉi tiu urbo kiu tiam havis nur ĉirkaŭ 10 mil loĝantojn. La 1-an de septembro de tiu ĉi jaro, ekfunkciis la parto de Urumĉio al Alataw de la Lanzhou-Xinjing-a Fervojo, kaj sekve en la 12-a la fervojo estis kunligita kun tiu de Kazaĥio en la pasejo Alataw. Ekde tiam la fervojo fariĝis nova kontinenta ekonomia ponto liganta Eŭropon kaj Azion. Septembre de 1991, la fervojo funkciigis al si la portempan transportadon de varoj, junie en 1992 tiun de pasaĝeroj, kaj la ŝosea pasejo samjare estis malfermita. Nun la pasejo Alataw kun la plej alta larĝeco kaj plej bona ebeneco en nordokcidenta Ĉinio jam fariĝis la ŝtat-klasa kontinenta pasejo kun fervojo, ŝoseo kaj oletubo en unueco.

 

    La 23-an de decembro de 2009 oficiale malfermiĝis la komerca areo ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Kazaĥio. Tio signifas, ke kazaĥoj povas fari unutagan senvizan viziton al Ĉinio en la komerca areo por negoco kaj turismo. Tie kazaĥoj rajtas libere fari ion nur kun sia pasporto kaj devas reveni sian landon vespere. Inter la urbo Urumĉio kaj la lando Kazaĥio estas trajno kiu veturas du fojojn ĉiusemajne, kaj la pasaĝeroj plejparte estas turistoj, lernantoj kaj komercistoj.

 

    En la jaro 2011 la ŝtata konsilantaro de Ĉinio aprobis la konstruon de dogan-libera zono en Alataw. Ĝi estas la unua en Xinjiang, kaj deksesa sinteza dogan-libera zono de Ĉinio. La zono ankaŭ funkcias kiel la bazo por prilabori kaj konservi mineralajn resursojn en okcidenta Ĉinio kaj grava loko por ekstera komerco de Xinjiang. Dum multjara disvolviĝo, la sumo de importa kaj eksporta komerco kaj dogana imposto de Alataw jam staras en la unua vico inter la surteraj doganoj de la tuta lando.

 

    En 2012 la ŝtata konsilantaro igis la urbeton Alataw en guberni-nivelan urbon. Tio markas, ke Alataw transiĝos de la dogan-paseja ekonomio al ampleks-regiona, kaj fariĝos nova landlima urbo de Ĉinio, kiu sin malfermas okcidenten.

 

    Nun la infrastrukturoj de la pasejo Alataw pli kaj pli perfektiĝas, la varoj tra la pasejo pli kaj pli multiĝas, la loĝistika reto ekformiĝas, la medio por investo multe pli boniĝas kaj la socio harmonie stabilas. La loko kun dogano, negoco, loĝistiko, prilaboro, rezervo, financo, turismo kaj aliaj funkcioj fariĝas paseja urbo de Ĉinio por malfermi merkatojn eŭropan kaj azian kaj grava punkto de la ekonomia zono laŭ la Silka Vojo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio