Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La pagodo Xiaoyan
2014-07-17


La pagodo Xiaoyan 

 


La pagodo en printempa verdo 

 


Enirejo de la pagodo 

 


Densaj tegmentorandoj de la pagodo 

 

    La pagodo Xiaoyan estas unu el la 22 ĉinaj lokoj en la programo pri la Silka Vojo kune peticiita de Ĉinio, Kazaĥio kaj Kirgizio kiel monda kultura heredaĵo.

 

    La pagodo situas ekster la suda pordo de Xi'an, ĉefurbo de la provinco Shaanxi, nordokcidenta Ĉinio. Ĝi estis ekkonstruita en la jaro 707 kaj bone staras eĉ nun. Pro tio ke ĝi estas en la templo Jianfu, oni nomas ĝin ankaŭ Pagodo de la Templo Jianfu. Antikvaj homoj konstruis ĝin por konservi la sturojn kaj budhajn statuojn alportitajn de budho Yijing (635~713) el antikva Hindio laŭ la Silka Vojo. La ekstera formo de la pagodo estas tre bela, antaŭe ĝi estis 15-etaĝa, sed bedaŭrinde nun restas nur 13 etaĝoj kun la alteco 43.4 metroj.

 

    La templo Jianfu estis unu el la 3 plej grandaj tradukejoj de sutroj en Chang'an de la dinastio Tang (618~907), ĝi estas atesto de la historio pri la orientiĝo de budhismo el antikva Hindio kaj tiama furoro de budhismo dum la dinastio. La densaj tegmentorandoj kaj brika materialo estas valora atestaĵo de la komenca stilo de budhismaj konstruaĵoj ĵus aperintaj en Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio