Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Xi Jinping ĉeestis la Sesan Intervidiĝon de Gvidantoj de la Landoj BRICS
2014-07-17


Gvidantoj de la landoj BRICS  

 

    La 15-an de julio en la urbo Fortalezo de Brazilo okazis la Sesa Intervidiĝo de Gvidantoj de la Landoj BRICS. Ĝin ĉeestis ĉina prezidanto Xi Jinping kaj ŝtatestroj de Brazilo, Rusio, Hindio kaj Sud-Afriko.

 

    Gvidantoj de la landoj BRICS okazigis kvin intervidiĝojn. La ĉi-foja interviĝo havas la temon "La daŭrigebla solv-projekto por realigi tolereman kreskadon". Dilma Rousseff, brazila prezidento, prezidis la intervidiĝon, en kiu Xi Jinping faris parolon.

 

    Akceptante la skriban intervjuon de amaskomunikiloj el kvar landoj de Latin-Ameriko, Xi Jinping diris, ke la intervidiĝo en Fortalezo havas la mision resumi procezon de kunlaboroj kaj projekti la disvolvadon en la estonteco kaj ĝi havas gravan signifon de servo kiel ligilo inter la pasinteco kaj estonteco por la kunlaboroj inter la landoj BRICS. Xi diris, ke li atendas, ke la ĉi-foja intervidiĝo profundigos kunlaborojn, enkorpigos toleremon kaj transigos fidon.

 

    La ekonomia sumo de la landoj BRICS okupis 21% de tiu de la tuta mondo. Dum la pasintaj 10 jaroj la kontribuo de la landoj BRICS al la ekonomia kreskado de la tuta mondo superis 50%. Dum la lastaj jaroj la rapideco de la ekonomia kreskado de la landoj iom malrapidiĝis, tamen estas bona la tendenco de la ekonomia disvolo en la landoj. Ĉi-jare la rapideco de la ekonomia kreskado en tiuj landoj multe superis la averaĝan nivelon de tiu de la tuta mondo kaj estas duobla de tiu de la ekonomia unuo de la disvolviĝintaj landoj.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio