Help-mano | |||
2014-07-15 | |||
Help-mano
Oni ofte vidas en Ĉinio, ke piedirantoj transirantaj ŝoseojn neglektas la homon en kolora vesto starantan kontraŭ ili. Tiu kolora homo ne povas decidi surhavi kiun koloran veston kaj intermite ŝanĝas ruĝajn kaj verdajn kostumojn multajn fojojn ĉiutage. Tamen iuj homoj ne povas kompreni, ke tiu ĉi homo estas viv-savanto. Pro manko de respekto al tiu viv-savanto, nun homo estas dungita por haltigi tiujn kiuj kontraŭleĝe transiri la vojon. Tiu dungito kun kartonoj en grandaj ŝaŭmo-gantoj estas en verda T-ĉemizo kaj skatolo-kasko. Lia tasko estas haltigi kontraŭregulajn transirantojn kaj faras homojn akcepti la leĝon. Tiu foto estis fotita en la unua demonstro-strato en Pekino, ke troviĝas volontuloj por bari kontraŭleĝajn piedirantojn.
Prezentado por speciala infano
Laborantoj de fama bildstrio ĉirkaŭas infanon kaj lian patrinon por fari specialan prezentadon. La heroa infano donos partojn de sia korpo ĉar li estis diagnozita suferi de nekuracebla malsano. Tiuj amikaj bildstriaj figuroj celas doni mallongan tempon de ĝojo, feliĉo kaj rido al la infano. Lia brava patrino brakumas lin dum la persona kaj speciala prezentado.
Freneza parkado!
Ĉinaj gepatroj pleniĝas en la strato kaj iliaj aŭtoj obstrukciĝas antaŭ la fama Mezlernejo Yuhuai post kiam ili veturigis siajn infanojn al la lerneja eniri-ekzameno en la urbo Shantou de la provinco Guangdong, suda Ĉinio, la 8an de julio, 2014. Maltrankvilaj gepatroj senespere prenas siajn infanojn kaj stiras siajn aŭtojn survoje por batali kontraŭ densa trafiko -- ordo, kontrolo kaj viciĝo flugantaj el iliaj pensoj.
(Redaktoro: Liu Zijia) |